Hanns Eisler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hanns Eisler
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1898 (1898-07-06)
en Leipzig
Morto 6-an de septembro 1962 (1962-09-06) (64-jaraĝa)
en Orienta Berlino
Mortokialo korinfarkto
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioVajmara RespublikoUsonoGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Patro Rudolf Eisler
Frat(in)oj Gerhart Eisler • Ruth Fischer
Amkunulo Hedwig Gutmann
Infano Georg Eisler
Okupo
Okupo komponistoscenaristo • universitata instruisto • filmkomponisto • muzikisto
Verkoj Auferstanden aus Ruinen
simfonio
vdr

Hanns EISLER (Johannes Eisler) (naskiĝis la 6-an de julio 1898 en Lepsiko, mortis la 6-an de septembro 1962 en Orienta Berlino). Li estis aŭstra komponisto, kiu postlasis ne nur muzikajn verkojn, sed ankaŭ multajn muzikteoriajn kaj influajn politikajn verkojn, same kiel unu libreton.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hanns Eisler en 1950
Bundesarchiv

Eisler estas konsiderata, same kiel Alban Berg kaj Anton Webern, kiel unu el la poste pli konataj disĉiploj de Arnold Schönberg. Li estas konsiderata – malgraŭ portempaj malkonsentoj kun sia instruisto – kiel membro de la Dua Viena Skolo. Li estis, el politika kaj arta vidpunkto, la plej proksima kunulo de la dramisto kaj lirikisto Bertolt Brecht, kun kiu li estis kaj persone kaj muzike ligita ekde la fino de la 1920-aj jaroj ĝis lia morto. Kelkajn el siaj plej konataj verkoj li verkis kune kun Brecht. Eisler postlasis pianajn kaj orkestrajn verkojn, plurajn komponaĵojn de ĉambra muziko, multnombrajn teatromuzikaĵojn kaj filmmuzikaĵojn, kaj pli ol 500 kantoj kies stilo varias inter laboristaj kantoj kaj dekdutonismaj komponaĵoj. En la 1940-aj jaroj li verkis kune kun Theodor W. Adorno gravan teorian libron pri filmmuziko, Komposition für den Film. Krome en 1949 li muzikigis la poemon Leviĝinta el ruinoj, kiu iĝis la ŝtata himno de GDR.