Ágnes Heller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ágnes HELLER [Agneŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Heller Ágnes estas hungara filozofo, esteto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).

Ágnes Heller

Ágnes Heller [1] naskiĝis la 12-an de majo 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Heller devenis el juda familio. Ŝi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1947-1951, poste ŝi kunlaboris kun György Lukács. Pro politikaj vidpunktoj ili estis forigitaj el la universitato en 1958, tial ŝi poste instruis en mezlernejo. Inter 19631973 ŝi laboris en filio de MTA. En 1968 ŝi doktoriĝis. En 1977 ŝi forlasis la landon, ĉar ŝi ne sentis sin libera. Ŝi instruis en universitatoj de Berlino, Melbourne, Torino, São Paulo, Novjorko. Ekde 1990 ŝi jam instruis en universitato de Szeged, poste en Budapeŝto. En 1999 ŝi pensiuliĝis, tamen ŝi daŭre instruas.

Ŝia edzo estis filozofo István Hermann. Ŝi ricevis eksterlandajn kaj hungarajn premiojn inter 1981-2012.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A reneszánsz ember (La renesanca homo), (1967)
  • Az ösztönök. Az érzelmek elmélete (1978)
  • Leibniz egzisztenciális metafizikája (1995)
  • New York-nosztalgia (2008)
  • Reconstructing aesthetics (1986)
  • A philosophy of morals (1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]