György Lukács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidu ankaŭ György Lukács (esperantisto)
Lukács György.jpg

LUKÁCS György (pr. Lukaĉ ĝoerĝ) pli konata internacie kiel Georg Lukács, plengermannome Georg Bernhard von Lukács von Szegedin (kaj en la hungara szegedi Lukács György Bernát (naskita Löwinger György Bernát je la 13-a de aprilo 1885 en Budapeŝto, mortis je la 4-a de junio 1971 en Budapeŝto) estis hegelisma kaj marksisma filozofo, unu el la plej gravaj tiukampe en la 20-a jarcento.

Li patro estis József Lukács (naskigis kiel Löwinger), direktoro de la Hungara Ĝenerala Kreditbanko. Lia patro ricevis la nobelan rangon en 1899 kun nobla nomo „szegedi” (Segeda).

György Lukács lernis juron en Budapeŝto, poste li plulernis en Berlino. Lia unua libro aperis en 1910, krome li verkis artikolojn ekzemple al Nyugat. En 1918 li aliĝis al la hungaraj komunistoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis vicministro kaj komisaro. Post la politika fiasko li rifuĝis al Vieno. Baldaŭe li vivis en Sovetunio, kie li arestiĝis. En 1945 li hejmenvenis.

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.