Ármin Kern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ármin Kern
Memportreto de Ármin Kern
Memportreto de Ármin Kern
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de marto 1838(nun 1838-03-14)
en Hungario Liptóújvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 16-an de januaro 1912
en Aŭstrio Maria Enzersdorf (Aŭstrio-Hungario, Aŭstrio)
Tombo Romantikerfriedhof Maria Enzersdorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario
Familio
Infano Pauline Kern
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ármin Kern, konata ankaŭ Ármin Hermann Kern laŭ hungarlingve kutima nomordo Kern Ármin estis aŭstrohungara pentristo, unu el la plej popularaj ĝenropentristoj.

Ármin Kern: Állatkereskedőnél
Ármin Kern: Tamás Návay

Ármin Kern[1] naskiĝis la 14-an de marto 1838 en Liptóújvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Liptovský Hrádok en Slovakio), li mortis la 16-an de januaro 1912 en Maria Enzersdorf (Aŭstrio-Hungario, Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Escepta talento de Ármin Kern estis frue rekonita, tial li studis pentroarton en Pest (urbo), en privata lernejo de en:Carl Rahl (Vieno), Prago, Duseldorfo (1867 kun hungara stipendio) kaj en Akademio de Belartoj (Munkeno, 1870). Reveninta al Pest li laboris kiel portretisto kaj ĝenropentristo. En 1876 la artisto translokiĝis kun sia familio (10 infanoj) al Vieno, kie li akiris prestiĝajn komisionojn de la Habsburga kortego. En 1885 li pentris plafonon de Nacia Teatro (Szeged). En 1903 li forlasis Vienon kaj pasigis la lastajn jarojn en Maria Enzersdorf, ankoraŭ dediĉante sin al sia arta laboro kaj lia familio. Estante ankaŭ tre bona pianisto, li ofte sidis ĉe la piano pasigante vesperojn kun sia proksima amiko Ferenc Liszt. 2 el liaj gefiloj iĝis same pentristoj aliaj 3 profesiaj muzikistoj.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj ĝenropentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pipázók
  • Hölgy főkötőben (1870)
  • Zöldségárus
  • Kalitka
  • Sakkozók
  • Konyhai enterior (parasztkonyha) (1878)
  • Textíliák
  • Békés pillanat
  • Fuvola zene
  • Öregember a konyhában
  • A laábi politikus (1881)
  • Baromfit etető leány
  • Tisztelt vendég (1896)

Elektitaj portretoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]