Ĥalifa Haftar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥalifa Haftar
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1943 (1943-11-07) (80-jaraĝa)
en Aĝdabija,  Itala Libio
Lingvoj arabarusaanglaitala
Ŝtataneco LibioUsono
Alma mater Milita Universitata Akademio de Bengazi • Vystrel course • Milita Lernejo M. V. Frunze
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr

Ĥalifa Haftar aŭ plene Ĥalifa Bilkasim Haftar al-Firĝani (arabe خليفة بلقاسم حفتر الفرجاني, latinliterigite laŭ la normo DIN 31635 Ḫalīfa Bilqāsim Ḥaftar al-Firǧānī, angle kutime latinliterigata Khalifah Belqasim Haftar Alferjani; naskiĝis la 7-an de novembro 1943 en Aĝdabija) estas nuna militsenjoro en Libio, rivalo de la Libia registaro en Tripolo kaj iama armea oficiro. Dum la regado de Muammar al-Gaddafi (Muamar Kadafi) en la 1980-aj jaroj, li estis armea komandanto en la Libia-Ĉada Lima Milito, en kiu la libia armeo provis akapari dezertajn teritoriojn de norda Ĉado kaj ŝovi la sudan limon de Libio pli suden. Post kiam li estis kaptita tie en 1987, Gaddafi ne plu apogis lin. Li estis liberigita el Ĉada militkaptitejo de Usono, enmigris tien, akiris usonan civitanecon kaj servis en la CIA.[1][2] En 2011 li partoprenis en la renverso de Gaddafi. Ekde majo 2014 li estas la armea komandanto de la Libia Nacia Armeo de la libia kontraŭ-registaro de la Konsilio de Reprezentantoj loĝanta en Tobruk. Ĝi kontrolas la plej grandan parton de Libio kun la escepto de la nordorienta regiono Tripolio kiu estas sub la Registaro de Nacia Akordo. Haftar estas unu el la ĉefaj figuroj en la Dua Libia Enlanda Milito inter 2014 kaj 2020 kaj ricevis armean subtenon de diversaj landoj ktp. de rusaj solduloj de la "Grupo Wagner".[3] En novembro 2021, Ĥalifa Haftar sciigis sian kandidatiĝon por planita prezidanta baloto de decembro 2021 antaŭ ol ĝi estis prokrastita senfine.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Generalo Haftar: Senskrupula potenculo, raporto en la svisa ŝtata televido SRF, la 20-an de januaro 2020, okaze de internacia konferenco pri Libio en Berlino (germane)
  2. Arnold Hottinger: artikolo "Neuer starker Mann?" Nova fortulo?, en la same svisa retejo journal21.ch, la 26-an de decembro 2017 (germane)
  3. artikolo en la germania magazino Der Spiegel: Russische Söldner kämpfen laut Uno in Libyen gegen die Regierung (germane: "Laŭ UN, rusaj solduloj batalas kontraŭ la registaro en Libio") la 26-an de majo 2020

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]