12008 Kandrup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
12008 Kandrup
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 12008 Kandrup
Aliaj nomoj 1996 TY9
Nomita laŭ Henry Kandrup vd
Malkovro
Malkovrinto Timothy B. Spahr
Dato de malkovro 11-a de oktobro 1996
Loko de malkovro Tucson (Arizono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
298,650 Gm (1,996 AU)
204,143 Gm (1,365 AU)
393,158 Gm (2,628 AU)
Discentreco 0,3164
Meza anomaliangulo 193,657°
Klinangulo 29,754°
Periodo 1030,280 tagoj (2,821 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
263,354°
Argum. de periapsido 344,858°
Terdistanco
- Minimuma

53,509 Gm (0,3577 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 4.2 ± 0.18 km
Ĉefa korpo : 3.4 ± 0.4 km
Rotacia periodo 1,371 tago (32,9034 horoj)
Geometria albedo 0.592 ± 0.056
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,9
vdr

12008 Kandrup estas tre malgranda sed eksterordinare hela duopa marsrenkonta asteroido, malkovrita la 11-an de oktobro 1996 de la usona astronomo Timothy B. Spahr elde la Stacio Catalina de la Observatorio Steward, nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la usona scienca esploristo, instruisto kaj mentoro Henry Kandrup (19552003), de la Universitato de Florido. Li restas memorenda pro sia sindonemo al la studentoj; lia ekscentra kaj energia stilo de lekcio kaj lia amo por la ne-lineara dinamiko estas nun spegulataj en tiu samnoma ĉiela korpo; nekutima malgranda planedo kun kaosa trajektorio.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Observoj de ĝia luma kurbo en julio 2007 lasis suspekti, ĉu ke ĝi estus duopa asteroido aŭ kontakta duopo, ĉu ke ĝi havus longigitan formon.[1]

La satelito estis malkovrita la 13-an de decembro 2016 de F. Manzini, R. Behrend, E. Frappa, L. Brunetto, Z. Challita, F. Colas, A. Kryszczyńska, M. Castets, B. Tregon, A. Leroy, A. Klotz, L. Bernasconi, A. Debackere, B. Mallecot, C. Rinner, F. Vachier, J.-G. Bosch, J.-P. Godard, J. Strajnic kaj aliaj uzinte diversajn observojn de lumaj kurboj, anoncita la 22-an de decembro 2016.

Tiu satelito havas diametron taksata je 2,6 ± 0,4 km kaj orbitan duonan grandakson taksata je 10 km. Ĝia orbita periodo estas 1,371 tago (32,904 horoj), do egala al la rotacia periodo de la ĉefa korpo : ambaŭ korpoj ŝajas esti en ligita rotacio; kvankam la rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (12001 - 13000)Poste:
12007 Fermat12008 Kandrup(12009) 1996 UE