1862 Apolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1862 Apolono
asteroido
Oficiala nomo 1862 Apollo
Aliaj nomoj 1932 HA
Historio
Malkovrinto Karl Wilhelm Reinmuth
Dato de malkovro
Loko de malkovro
24-a de aprilo 1932
Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
219,950 Gm (1,470 AU)
96,804 Gm (0,647 AU)
343,095 Gm (2,293 AU)
Discentreco 0,560
Meza anomaliangulo 258,095°
Klinangulo 6,353°
Periodo 651,171 tagoj (1,783 jaroj)
Meza cirkulrapido 22,50 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
35,733°
Argum. de periapsido 285,860°
Terdistanco
- Minimuma

4,227 Gm (0,0283 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 1,7 km
Maso 5,1 × 1012 kg
Rotacia periodo 0,1277 tago (3,065 horoj)
Geometria albedo 0,25
Observaj ecoj
Spektroklaso Q
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 16,25
v  d  r
Information icon.svg

1862 Apolono estas tre malgranda, hela terrenkonta asteroido, malkovrita la 24-an de aprilo 1932 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl. Post ĝia malkovro, ĝi estis perdita kaj retrovita nur en 1973.

Ĝi ricevis la nomon de la helena dio Apolono.

Ĝi estis la unua asteroido konata por krucigi la teran orbiton. Ĝi ankaŭ krucigas la orbitojn de Marso kaj Venuso : ĝi do estas marsrenkonta kaj venusrenkonta asteroido.

Ĝi donas sian nomon al la kategorio de la apolonaj asteroidoj, kies unua malkovrita ĝi estas. Sed ĉar ĝi estis perdita ĝis 1972, ĝia numero estas pli granda ol tiu de aliaj apolonaj asteroidoj kiel 1620 Geografo kaj 1566 Ikaro.

Ĝi povas proksimiĝi al 4,23 milionoj da kilometroj de Tero, kaj al 1,24 miliono da kilometroj de Venuso.

Satelito[redakti | redakti fonton]

4-an de novembro 2005, teamo de la radioteleskopo de Arecibo malkovris sateliton ĉirkau Apolono. Tiu satelito, provizore nomita S/2005 (1862)1 havus ĉirkaŭ 80 m de diametro kaj orbitus je distanco de 3 km ĉirkau la ĉefa korpo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (1001 - 2000) Poste:
1861 Komenský 1862 Apolono 1863 Antinoo