4034 Viŝnuo
| 4034 Viŝnuo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 4034 Vishnu |
| Aliaj nomoj | 1986 PA |
| Historio | |
| Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
2-a de aŭgusto 1986 Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
158,521 Gm (1,060 AU) 88,143 Gm (0,589 AU) 228,898 Gm (1,530 AU) |
| Discentreco | 0,444 |
| Meza anomaliangulo | 64,019° |
| Klinangulo | 11,170° |
| Periodo | 398,419 tagoj (1,091 jaro) |
| Meza cirkulrapido | 28,94 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
157,999° |
| Argum. de periapsido | 296,571° |
| Terdistanco - Minimuma |
2,8706 Gm (0,0192 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 0,42 km |
| Geometria albedo | 0,52 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | O |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 18,1 |
4034 Viŝnuo estas tre malgranda apolona asteroido malkovrita la 2-an de aŭgusto 1986 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝi ricevis la nomon de la hinduisma diaĵo Viŝnuo.
Ĝi estas asteroido de spektra klaso O, simila al 3628 Božněmcová, la asteroido kies spektro plej kongruas kun tiu de la ordinaraj ĥondritaj meteorŝtonoj L6 kaj LL6. La ĥondritoj L kaj LL entenas malpli da metalo, sed pli da fera oksido en la silikatoj.
Terrenkonta objekto [redakti]
Ĝia discentra orbito trairas tiujn de Tero, Marso kaj Venuso.
Kvankam ĝia orbito alproksimas tiun de Tero al 2,871 milionoj da km, ĝia orbita periodo de iom pli ol unu jaro malhelpas ĝin proksimiĝi al Tero por la nuna momento :
- la 2-an de aprilo 1941 ĝi pasis al 0,1475 AU (22,059 milionoj da km) de Tero,
- la 6-an de aprilo 2193 ĝi pasos al 0,1408 AU (21,059 milionoj da km) de nia planedo.
Ĝi pli proksimiĝas al Venuso : la 13-an de majo 1967 ĝi pasis al 0,0336 AU (5,025 milionoj da km) de Venuso.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de 4034 Vishnu (de IAU Minor Planet Center)
- angle (4034) Vishnu , el la datumbazo de NEODYS
- angle 4034 Vishnu : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 4033 Jacugatako | 4034 Viŝnuo | (4035) 1986 WD |