44 Niso
El Vikipedio
| Niso | |
| Asteroido | |
| Oficiala nomo | 44 Nysa |
| Aliaj nomoj | 1977 CE |
| Historio | |
| Malkovrinto | Hermann Goldschmidt |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
27-a de majo 1857 Parizo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
362,474 ×106 km (2,423 AU) 308,491 ×106 km (2,062 AU) 416,457 ×106 km (2,784 UA) |
| Discentreco | 0,149 |
| Meza anomaliangulo | 112,959° |
| Klinangulo | 3,703° |
| Periodo | 1 377,608 tagoj (3,77 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 19,13 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
131,610° |
| Argum. de periapsido | 342,519° |
| Naturaj satelitoj | ? |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
113 × 67 × 65 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ 3,7 ×1017 ? ~ 2 000 kg/m3 ~ 0,0197 m/s2 ~ 0,0373 km/s |
| Rotacia periodo | 0,268 tago (6,421 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 151 K |
| Geometria albedo | 0,546 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | E |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
12,46 8,83 |
| Absoluta magnitudo | 7,03 |
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,026" 0,09" |
44 Niso estas granda kaj brila asteroido de la asteroida zono, kiun malkovris la germana amatora astronomo kaj pentristo Hermann Goldschmidt de sia pariza loĝejo la 27-an de majo 1857. Ĝi ricevis la nomon de la fabela lando de Niso, en la helena mitologio.
Ecoj [redakti]
Niso estas plej granda el la maloftaj E-tipaj asteroidoj.
En 2002, M. Kaasalainen kaj sia teamo, kombinante 63 lumajn kurbojn, konstruis modelon de la formo de Niso. Tiu modelo estas konusforma, kio pensigas pri kontakta duopa asteroido.
En 2006, radaraj observoj faritaj per la radioteleskopo de Arecibo montris signojn de notinta konkavaĵo en la formo de Niso, sed ne pruvis ĉu temas pri duopa asteroido[1][2].
Noto kaj referencoj [redakti]
- ↑ Binary structures among large asteroids (Duopa strukturo ĉe grandaj astroidoj) (angle)
- ↑ Asteroid observations with the Hubble Space Telescope. II. Duplicity search and size measurements for 6 asteroids (Observo de asteroido per la kosmoteleskopo Hubble. Serĉo de duopeco kaj mezuro de grandoj por 6 asteroidoj) (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle 44 Nysa: Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)