490 Verito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
490 Verito
asteroido
Oficiala nomo 490 Veritas
Aliaj nomoj 1902 JP ; A914 WA ; 1947 OG
Historio
Malkovrinto Max Wolf
Dato de malkovro
Loko de malkovro
2-a de septembro 1902
Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
474,161 Gm (3,170 AU)
427,250 Gm (2,856 AU)
521,071 Gm (3,483 AU)
Discentreco 0,099
Meza anomaliangulo 50,159°
Klinangulo 9,264°
Periodo 2 061,058 tagoj (5,643 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,69 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
178,513°
Argum. de periapsido 196,986°
Fizikaj ecoj
Diametro 115,5 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,62 × 1018 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0323 m/s²
0,0611 km/s
Rotacia periodo 0,3304 tago (7,930 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 158 K
Geometria albedo 0,062
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 8,32
v  d  r
Information icon.svg


490 Verito estas granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, kiu donas sian nomon al unu asteroida familio : la Verita familio.

Ĝi estis malkovrita la 3-an de septembro 1902 de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl kaj ĝi ricevis la nomo de la romia diino "Verito", ekvivalento de Aletejo helena diino de la vero. (Aletejo jam donis sian nomon al la asteroido 259).

La Verita familio estus kreita de unu el la plej fortaj asteroidaj kolizioj de la lastaj 100 milionoj da jaroj. David Nesvorný de la Southwest Research Institute de Boulder (Koloradio) kalkulis, ke la familio kreiĝis pro kolizio de asteroido de diametro 150 km kun alia pli malgranda, ĉirkaŭ 8 milionoj da jaroj antaŭ. 490 Verito kaj 92 Undino estas la ĉefaj restaĵoj de la alfrapo.

Studo de la maraj sedimentoj en la profunda maro montris kvaropiĝo de la falo de kosma polvo sur Teron, kiu komencis 8,2 milionoj da jaroj antaŭ. Kvankam la kolizio okazis tro malproksime de Jupitero por ke fragmentoj estus disvojigitaj en direkto de Tero, la suna radiado povus drivigi la kosma polvon ĝis la Tera orbito[1]. Oni estimas, ke la sekvoj de tiu kolizio sendas po kvinmil tunojn (5 × 106 kg) da kosma polvo ĉiu jaro sur Teron, 15% el la tutajo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A late Miocene dust shower from the break-up of an asteroid in the main belt (Malfrua miocena polvofalo pro rompo de asteroido en la ĉefa zono) Nature 439, 295-297 (19 January 2006) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj Poste:
489 Komaĉino 490 Verito 491 Karinjo