51 Nemaŭso
El Vikipedio
| Nemaŭso | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 51 Nemausa |
| Aliaj nomoj | 1949 HC1, 1954 QX |
| Historio | |
| Malkovrinto | A. Laurent |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
22-a de januaro 1858 Nîmes |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
353,871 Gm (2,365 AU) 330,360 Gm (2,208 AU) 377,381 Gm (2,523 AU) |
| Discentreco | 0,066 |
| Meza anomaliangulo | 316,668° |
| Klinangulo | 9,972° |
| Periodo | 1 328,853 tagoj (3,64 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 19,34 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
176,168° |
| Argum. de periapsido | 2,820° |
| Naturaj satelitoj | ? |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
170 x 136 km[1] |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,4 × 1018 kg ~ 2 000 kg/m3 (supozita) 0,0413 m/s2 0,0782 km/s |
| Rotacia periodo | 0,324 tago (7,784 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 181 K |
| Geometria albedo | 0,093 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | C |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 7,35 |
51 Nemaŭso estas granda asteroido de la asteroida zono, kies komponiĝo similas tiun de Cereso.
Ĝin malkovris la 22-an de januaro 1858 la franca amatora astronomo A. Laurent, al kiu Benjamin Valz konfidis sian privatan observejon de Nimo (Nîmes).
En kelta epoko, Nemaŭso estis la dio de grava akvofonto de Nimo, kies nomo fariĝis la latina nomo de Nimo.
[redakti] Ecoj
Nemaŭso montriĝis riĉa je akvo[2], ĝi entenus da tio ĉirkaŭ 14 % en maso.
La analizo de ĝia luma kurbo sugstis la ĉeeston de malgranda satelito[3].
[redakti] Noto kaj referencoj
- ↑ Astronomical Applications Department of the U.S. Naval Observatory (angle)
- ↑ Calculated water concentration on C-class asteroids (Kalkulata akva koncentro ĉe C-tipaj asteroidoj) (angle)
- ↑ Other reports of asteroid/TNO companions (Aliaj raportoj pri satelito de asteroidoj kaj TNOj)(angle)