56 Meleto
El Vikipedio
| Meleto | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 56 Melete |
| Aliaj nomoj | 1949 TH ; 1986 EN5 ; 1990 HG4 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Hermann Goldschmidt |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de septembro 1857 Parizo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
388.200 Gm (2.595 AU) 295.717 Gm (1.977 AU) 480.683 Gm (3.213 AU) |
| Discentreco | 0.238 |
| Meza anomaliangulo | 267.781° |
| Klinangulo | 8.072° |
| Periodo | 1 526.839 tagoj 4.18 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 18.22 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
193.478° |
| Argum. de periapsido | 103.648° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 113.2 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1.5 × 1018 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0.0316 m/s2 0.0598 km/s |
| Rotacia periodo | 0,2002 tago (4,804 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 173 K |
| Geometria albedo | 0,065 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | P |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 8,31 |
56 Meleto, granda kaj malhela asteroido de la asteroida zono, estas unu el la maloftaj P-tipaj asteroidoj, riĉa je organikaj kemiaĵoj, silikatoj karbono kaj anhidraj silikatoj, kun eble interna akva glacio.
Ĝi estis malkovrita la 9-an de septembro 1857 de la germana amatora astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt el la privata observejo, kiun li instalis en sia pariza loĝejo.
Ĝi ricevis la nomon de Meleto, unu el la tri praaj muzoj de la antikva helena mitologio. Meleto (greke : Μελέτη) estis la muzo de la meditado.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- angle 56 Melete : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)