7167 Laupheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
7167 Laupheim
asteroido
Oficiala nomo 7167 Laupheim
Aliaj nomoj 1985 TD3 ; 1991 VR4
Historio
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
12-a de oktobro 1985
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
468,281 Gm (3,130 AU)
372,115 Gm (2,487 AU)
564,447 Gm (3,773 AU)
Discentreco 0,205
Meza anomaliangulo 284,085°
Klinangulo 23,449°
Periodo 2022,877 tagoj (5,538 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,83 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
219,746°
Argum. de periapsido 181,395°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 12,3
v  d  r
Information icon.svg

7167 Laupheim estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de oktobro 1985 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, en kantono San Diego (Kalifornio, Usono).

Ĝi estis nomita en omaĝo al Robert Clausen kaj ties teamo de la publika observatorio de Laupheim en sudo de Germanio. En 1975, Clausen fondis la amatoran astronomian asocion Volkssternwarte Laupheim e.V.[1] kies prezidento li fariĝis. Organizante vojaĝojn, astronomiajn ekspoziciojn kaj multnombrajn internaciajn astronomiajn festojn, li disvastigis la famon de Laupheim eksteren de Germanio. Ekde 1990, Clausen kaj siaj kunlaborantoj funkciigas planetarion Zeiss kaj observatorion, plejparte konstruitaj per propra iniciato de la anoj. La nomo estis proponita de Carolyn Shoemaker; kiu vizitis la instalaĵojn de Laupheim en 1998.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die Volkssternwarte Laupheim e.V., el Ihr Weg zu den Sternen (germane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (7001 - 8000) Poste:
7166 Kennedy 7119 Laupheim (7168) 1986 QE2