762 Pulkovo
| 762 Pulkovo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 762 Pulcova |
| Aliaj nomoj | 1913 SQ ; 1952 QM1 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Grigorij Neujmin |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
3-a de septembro 1913 Simeizo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
471,877 Gm (3,1543 AU) 424,005 Gm (2,8343 AU) 519,763 Gm (3,4744 AU) |
| Discentreco | 0,10146 |
| Meza anomaliangulo | 17,445° |
| Klinangulo | 13,089° |
| Periodo | 2 046,710 tagoj (5,60 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,75 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
305,79° |
| Argum. de periapsido | 189,06° |
| Naturaj satelitoj | S/2000 (762) 1 |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 137,08 km[1] |
| Maso - Denso |
1,40 × 1018 kg[1] 900 kg/m3[1] |
| Rotacia periodo | 0,2433 tago (5,839 horoj) |
| Geometria albedo | 0,0458 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | F |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
14,79 11,93 |
| Absoluta magnitudo | 8,28 |
762 Pulkovo estas granda malhela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Ĝi estis malkovrita de la rusa astronomo Grigorij Neujmin, la 3-an de septembro 1913 elde la Simeiza observatorio, en Krimeo, kaj ĝia nomo memorigas pri la Observatorio de Pulkovo, apud Sankt-Peterburgo.
Enhavo |
Satelito [redakti]
la 22-an de februaro 2000, astronoma teamo de la Kanada-Franca-Havaja teleskopo sur Mauna Kea malkovris sateliton[2] de 15 km de diametro (proksimume unu dekono de la grando de la ĉefkorpo)[3], orbitantan je 800 km de distanco. Ĝi ricevis la provizoran nomon S/2000 (762) 1 (unua satelito de la planedeto (762) malkovrita en 2000).
Ecoj [redakti]
762 Pulkovo estas nigra F-tipa asteroido (subklaso de la C-tipaj). En la 2000-aj jaroj, Merline taksis ĝian denson al 1 800 kg/m3; sed kalkuloj de Marchis en 2008 montris denson de nur 900 kg/m3, tio, kio pensigas ke ĝi ne estus solida objekto sed prefere rubamaso.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle) - ↑ Bildo de 762 Pulkovo kaj ties luneto, 22-a de februaro 2000 per la Kanada-Franca-Havaja teleskopo
- ↑ "Astronomers Image Double Asteroid" (Astronomoj kliŝas duopan asteroidon) (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Malkovroj de la satelitoj de la asteroidoj 726 Pulkovo kaj 90 Antiopo per senpera bildigo
- angle (762) Pulcova, paĝo de Robert Johnston
- angle 762 Pulcova : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 761 Brendelio | 762 Pulkovo | 763 Kupido |