7 Irido
Irido | |
Asteroido | |
7 Irido sur fono de steloj
| |
Oficiala nomo | 7 Irido |
Malkovro | |
Malkovrinto | John Russell Hind |
Dato de malkovro | 13-a de aŭgusto 1847 |
Loko de malkovro | Royal Greenwich Observatory (Britio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
357,019 ×106 km (2,387 AU) 274,729 ×106 km (1,836 AU) 439,310 ×106 km (2,937 AU) |
Discentreco | 0,230 |
Meza anomaliangulo | 135,770° |
Klinangulo | 5,523° (sur la ekliptiko) |
Periodo | 1 346,628 t (3,69 j) |
Meza cirkulrapido | 19,02 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
259 766° |
Argum. de periapsido | 145,406° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj |
240 × 200 × 200 km[1] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,36 ×1019 kg[1] ~ 2 720 kg/m3[1] ~ 0,055 m/s2 ~ 0,11 km/s |
Rotacia periodo | 0,2975 t |
Aksa kliniteco | ~ 85° |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
171 K 275 K (+2 °C) |
Geometria albedo | 0,277 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 5,51 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,4 6,7 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,07" 0,32" |
7 Irido estas tre granda asteroido de la asteroida zono. Ĝia hela surfaco kaj
malgranda distanco de Suno faras de ĝi kvaran plej brilantan objekton de tiu zono,
post Vesta, Cereso kaj Palaso ; sed dum la
opozicio, ĝi povas havi videblan magnitudon de
7,8 kaj esti vidita per binokloj. Dum maloftaj opozicioj ĝia magnitudo povas atingi 6,7.
Malkovro
Irido estas la sepa malkovrita asteroido, unua malkovrita far de la brita astronomo John Russell Hind. Ĝi ricevis la nomon "Irido", tiu de Irido (greke Ίρις), la heroldino de la helenaj dioj.
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Irido estas .
Ecoj
La analizo de ĝia luma kurbo montras malglatan surfacon[2], kaj aksan klinitecon de ĉirkaŭ 85°: unu poluso eksponiĝas al Suno dum la somero, tio kio devas estigi grandajn temperaturajn diferencojn. Ĝia surfaco montras variajn albedojn, notinde ebla helan areon en la norda duonglobo[3].
Ĝenerale ĝia surfaco aperas hela, kaj ŝajnas miksaĵo de metaloj (fero, nikelo) kun magneziaj kaj feraj silikatoj, simila al la L-tipaj kaj LL-tipaj ĥondritoj. Irido estus grava fonto de tiatipaj meteoroidoj[4].
Ĝia diametro estis kalkulita post kaŝadoj de steloj la 26-an de majo 1995 kaj 25-an de julio 1997. Ambaŭ observoj donis diametron de ĉirkaŭ 200 km.
Noto kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009 (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle)
- ↑ Shape model deduced from lightcurve (Modelo deduktita de la luma kurbo) (angle)
- ↑ Spots on 4-VESTA and 7-IRIS - Large Areas or Little Patches (Punktoj sur 4 Vesta kaj 7 Irido - grandaj aeroj aŭ malgrandaj makuloj) (angle)
- ↑ (7) Iris: a possible source of ordinary chondrites? (7 Irido, ebla fonto de ordinaraj ĥondritoj ?) (angle)