9676 Eijkman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
9676 Eijkman
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 9676 Eijkman
Aliaj nomoj 2023 P-L ; 1987 SL12
Nomita laŭ Christiaan Eijkman vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 24-a de septembro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
460,987 Gm (3,082 AU)
385,524 Gm (2,577 AU)
536,450 Gm (3,586 AU)
Discentreco 0,1637
Meza anomaliangulo 326,906°
Klinangulo 0,6139°
Periodo 1975,803 tagoj (5,409 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,98 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
322,308°
Argum. de periapsido 357,145°
Terdistanco
- Minimuma

233,774 Gm (1,563 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 9,961 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,071 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,4
vdr

9676 Eijkman estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geastronomoj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la Palomar–Leiden survey.

Por tiu kampanjo, Tom Gehrels fotis la noktan ĉielon en septembro kaj oktobro 1960 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar. La fotaj platoj, senditaj en Leiden (Nederlando), estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.

La asteroido estis nomita en memoro de la nederlanda kuracisto Christiaan Eijkman (18581930), kun-ricevinto kun Frederick Gowland Hopkins de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1929 pro lia malkovro de la tiamino (aŭ vitamino B1). Lia studo pri la malsano beribero, estigita pro manko de iaj nutraj substantoj, gvidis lin al la malkovro de la vitaminoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (9001 - 10000)Poste:
(9675) 1998 QK369676 Eijkman9677 Gowlandhopkins