Abnousse Shalmani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abnousse Shalmani
Persona informo
Naskonomo Abnousse Vafaei Shalmani
Naskiĝo 1-an de aprilo 1977 (1977-04-01) (47-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioIrano vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistofilmreĝisoro vd
Laborkampo ĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj Q28332442 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abnousse Shalmani (naskiĝis en 1977 en Teherano) estas irandevenva franca verkistino[1] kaj reĝisorino kaj ĵurnalistino [2].

Ŝi naskiĝis kaj kreskis en Irano. Kiel knabino ŝi estis alfrontita kun la pozicio kaj rolo de virinoj en Islamo, kun deviga surmetado de kaptuko kiun ŝi provis rezisti surstrate, forkurante kaj ne portante kaptukon.

Ŝia familio fuĝis de Irano al Francio, por loĝi en Parizo ekde 1985. En Francio ŝi partoprenas debatojn pri la portado de la hiĝabo en Francio[3]. En 2016, ŝi publikigis sian unuan aŭtobiografian libron nomatan Khomeiny, Sade et moi' (Ĥomejní, Sade kaj mi)[4].

Shalmani estis unu el la aŭtoroj kiuj sendis malfermitan leteron al la ĉefa franca ĵurnalo Le Monde kritikante la movadon #MeToo, subskribita de pli ol 100 altprofilaj francaj virinoj. La letero pledis por la rajto de viro alproksimigi virinon, eĉ foje mallerte, estis "nemalhavebla por seksa libereco"[5]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • (franca) Éloge du métèque (Laŭdo de la 'metizo') kiun Shalmaini difinas ne kiel fremdulo aŭ migranto (kiu havas tro ekonomian kaj politikan kromsignifon), sed kiel tiu kiu vivas tie kie li ne naskiĝis kaj posedas malfacilan lokon en libereco[6], Grasset, 2019, 198 p. (ISBN 978-2246821359)[7]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • (franca) Les exilés meurent aussi d'amour (La ekzilintoj ankaŭ mortas pro amo), Grasset, 2018, 400 p. (ISBN 978-2246862338)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2007: La Dictionnaire (kiel reĝisorino),
  • 2005: Paris, la métisse (kiel kun-reĝisorino)

En la amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

En 2017, en artikolo en la formo de manifesto publikigita de la semajna revuo Marianne, titolita "Kial mi ne plu estas feministo", Abnousse Shalmani kontrastigas islamismajn feministojn kun la grandaj figuroj de la historia feminismo, de Olympe de Gouges ĝis Coco Chanel, kaj deklaras :

"Se virinoj havus pli da memoro, estus multe malpli facile por tradiciaj kaj reakciaj ideoj vestiĝi kiel individua libereco kaj preterlasi la rifuzon de la hiĝabo[...] pro islamofobio. […] la korpo de la virino havas nenion hontindan, riproĉindan kaj malpuran. Estas nenio en ĉi tiu korpo, kio pravigas trudi al ĝi vestaĵkodon, […] kovri ĝin per modesteco en la nomo de libereco»

Ekde 2018, ŝi regule partoprenis en la programo 28 minutoj ĉe Arte TV .

Ekde 2018, ŝi regule verkis kolumnojn en la franca semajnrevuo L'Express.

En 2019-2020, ŝi partoprenis en la programo On refait le monde ĉe RTL .

Ekde 2020, ŝi estas kolumnisto respondeca pri internaciaj novaĵoj en la programo Partis Pris ĉe la franca televidstadio LCI kiu elsendas novajojn 24h/7.

Ekde 2020, ŝi partoprenas en la spektaklo Les Grandes Gueules du Moyen-Orient ĉe i24news.

En 2020, Le Figaro publikigis kun ŝi intervjuon sub la titolo "La nova kontraŭrasismo estas rasismo maskita kiel humanismo"[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]