Abraham
Abraham, denaske Abram, estis la unua biblia patriarko, respektata de tri grandaj mondreligioj, interalie Judismo, Kristanismo kaj Islamo. Laŭ la biblia libro Genezo, Dio diris al Abraham, ke li eliru el sia lando, Ur la Ĥaldea, kaj iru al la lando Kanaana. Dio promesis al Abraham, ke "Mi faros vin granda popolo," kaj, ke Li benus Abrahamon kaj grandigus lian nomon. Al Abraham naskiĝis ok filoj: Iŝmael de Hagar, la dua edzino de Abraham kaj origine la sklavino de lia unua edzino Sara, Isaak de Sara, kaj ses aliaj de lia tria edzino Ketura. Iŝmael estas rigardata kiel prapatro de la araboj, kaj Isaak same por la hebrea nacio.
Dio provis Abrahamon kaj ordonis al li, ke li oferdonu sian filon (Isaakon laŭ Judismo kaj Kristanismo, Iŝmaelon laŭ Islamo). Abraham malfeliĉis pro tio, sed volis fari tion, kiun Dio ordonis al li. Dio vidis lian fidon kaj haltigis lin antaŭ la faro.
La historio de Abraham troviĝas en la biblia libro Genezo. Abraham pritraktiĝas multloke ankaŭ en la Korano, kie li nomiĝas Ibrāhīm (arablingve ابراهيم).
La promesoj de Dio al Abraham
Kiam Abraham akceptis la dian alvokon kaj obeis al la diaj ordonoj, Dio ŝanĝis lian nomon el Abram al Abraham por signifi novan vivon kaj novan destinon. Li havis la aĝon de sepdek kvin jaroj kiam Dio diris al li forlasi sian popolon kaj iri al lando kiun Li montros al li. La ordono estis kun sepobla promeso:
“ |
Dio faros lin granda popolo; Dio benos lin; Dio grandigos lian nomon; Li estos beno; Dio benos liajn benantojn; Liajn malbenantojn Li malbenos; Ĉiuj gentoj de la tero beniĝos per li |
” |
—(Gn 12:1-4) |
Ĉi tiuj promesoj estis faritaj al homo kiu ne havis ian biologian infanon je la aĝo de sepdek kvin jaroj. Tamen, li kredis je Dio kaj obeis Lin. Post kelka tempo, Dio reasertis Siajn promesojn por li, sed li miris kiel la promesoj estos plenumitaj ĉar li restis seninfana. Li eĉ pensis ke sia ĉefservanto heredos lian posedaĵon. Tamen, Dio recertigis lin ke "nur tiu, kiu eliros el [lia] internaĵo, estos [lia] heredanto" (Gn 15:4), kaj ke liaj idoj heredos la landon kie li estis fremdulo. Abraham kredis je Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
La genta origino de Abraham
Pri Abraham ekparolis la Genezo en la ĉapitro 11-a, sed post tio li malperis el la biblia literaturo (profetoj kaj laj kanonaj libroj pri li silentas kaj, refencante al la pasinto, ili citas nespecife la “patrojn” por indiki la generacion de la Eliro). Se la Genezo estas refaro de la sesa jarcentoj a.K., do dum la tempo de la babilona ekzilo, kritikistoj - historiistoj, antropologoj, arkeologoj, semiologoj, semitologoj kto - lin izolis en kategorio de mitoj aŭ lin identigis kun kolektiva aŭ triba grupo. La vojaĝo-elmigro de Abraham de Ur al Harran kreiĝus kiel retrospektiva resalto de la evento de la reveno de la hebreoj el la babilona ekzilo. La alveno de Abrahamo al Palestino kaj la okazaĵoj de lia integriĝo kun la lokaj popoloj devis servi kiel modelo por la paca integriĝo de la revenantoj inter la popolo de la Palestino al ili samtempa. Hodiaŭ tamen la samspeca kritiko emas savi la rakontan substancon kiel esence veran historion de la personulo, kiu krome prezentiĝas, almenaŭ laŭ la komuna pensado, kiel la bazo de la hebrea kaj kristana, kaj ankaŭ iusence de la islama, kredo.
Ĉiukaze oni multe diskutas pri la origina gento kaj lando kaj pri la historiaj eventoj provokintaj la elmigron de Abraham.[1]
Referencoj
- ↑ McKenzie, John L.. The Dictionary of the Bible.
Eksteraj ligiloj
- Abraão portugale
- Abraão, pai de todos os crentes portugale
- http://www1.osu.cz/home/macha/texty/tora.htm
- Father of Ibrahim angle
- Jewish Publication Society angle
- http://www.blessedquietness.com/alhaj/append-1.htm
- http://www.keyway.ca/htm2002/midian.htm
- Abraham in all three Abrahamic faiths angle
- Abraham's sacrifice: an Islamic perspective angle
- GospelTruth angle
- Biblical Archeology angle
- The Legacy of Abraham angle
- Abraham's vision in the Qur'an
- http://speakingoffaith.publicradio.org/programs/2004/09/09_abraham en:Children of Abraham] angle
- http://mikranet.cet.ac.il/pages/item.asp?item=10881 סיפורי אברהם, מאת צבי אדר ] hebree
- http://www.islam.de/1422.php
- http://www.weltethos.org/pdf_dat/i_abraha.pdf.
- http://www.c-b-f.org/start.php?CONTID=09_05_03_01_00&LANG.de
- http://www.sedos.org/english/khoury.htm
- http://www.horstkannemann.de/klappert.html
- http://www.br-online.de/alpha/forum/vor9812/19981222_i.shtml