Acsa
Acsa [aĉa] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Vác.
Bazaj informoj
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 1570
- Poŝtkodo: 2683
- Telefonprefikso: 27
Situo
La vilaĝo situas en montaro Cserhát (ĉerhAt), laŭ trairaj flankovojoj, laŭ fervojo Aszód-Balassagyarmat. Aszód troviĝas 23, Vác 25, Balassagyarmat 36, Budapeŝto 59 km.
Historio
Pli frue avaroj loĝis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1341 laŭ tiama hungara ortografio "Acha". Dum la mezepoko la regiono apartenis al familio Achay [aĉai]. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste slovakoj refondis ĝin. En 1910 loĝis en Acsa 1168 homoj, el tio 929 hungaroj, 239 slovakoj.
Vidindaĵoj
Baroka kastelo de Prónay (prOnai) en 1775, la romkatolika preĝejo en 1747 konstruiĝis.
Famuloj
En Acsa naskiĝis hungara politikisto Sándor Prónay.