Adolf Frankenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf Frankenburg, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Frankenburg Adolf estis hungara verkisto, ĵurnalisto, membroj de Hungara Scienca Akademio, Societo Kisfaludy kaj membro de Societo Petőfi.

Adolf Frankenburg

Adolf Frankenburg naskiĝis la 2-an de novembro 1811 en Hungara reĝlando, en Németkeresztúr (nuntempa Deutschkreutz en Aŭstrio). Li mortis la 3-an de julio 1884 en Eggenberg de Aŭstrio.

Biografio

Adolf Frankenburg frekventis lernejojn en Sopron, Pécs, Győr, Szombathely, Keszthely, fine en Eger li lernis juron. En 1833 li ricevis taskon de István Széchenyi. En la sekva jaro li luis bienon en Gomba, kie li edziĝis. En 1837 li ekhavis postenon en Buda, krome li okupiĝis pri literaturo kaj hungare kaj germane. Li ankaŭ ĵurnaladis kaj fondis revuon. En 1847 li ekhavis postenon en Vieno. Li emeritiĝis en 1866 en Pest (urbo), tamen li plue verkadis. En 1868 li translokiĝis al Sopron, sed en 1881 li revenis jam al Budapeŝto.

Verkaro (elekto)

  • Volkstümliche Sittenlehre 1854
  • Sírva vigadók 1857
  • kalendaro Bolond Miska 1858
  • Őszinte vallomások
  • Bécsi élményeim (Miaj travivaĵoj en Vieno) 1883

Fontoj