Agapio el Hierapolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Agapio el Hierapolis[1] (... – ...) estis kristana episkopo vivinta inter la 9-a kaj 10-a jarcentoj kaj historiisto.

Apartenanta al la Katolika Grek-Melkita eklezio, Agapio estis fidela al la Koncilio de Kalcedonio [2]kaj aŭtoro de iu arablingva Universala Historio, alveninta al nia epoko nekompleta. Ĝi dividiĝas en du partoj: Ekde la komenciĝo de la mondo ĝis la alveno de Jesuo Kristo kaj ekde Julio Cezaro ĝis 942.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La Universala Historio de Agapio komenciĝas per prefaco en kiu la aŭtoro deklaras, interalie, ke mem celas elnombri ĉiujn mirindajn eventojn okazintajn ekde la origino de la mondo. La verko uverturas per ilustrado de la mirindaĵoj de la antikva mondo, pludaŭras kun la faroj rakontitaj en la libro de la Genezo kaj trolongiĝas per ekskurso pri la divido de la tero laŭ klimataj zonoj, eltiritaj de Klaŭdio Ptolemeo.

Post rezonado per kiu li provas ekspliki la originon de politeismo, la rakonto pluiras tra la bibliaj eventoj, atingante la epokon de Aleksandro la Granda. Agapio okupas parolante pri la greka traduko de la Biblio efektivigita de la Septuagintoj, raportas pri la problemo de la juda Torao de la tempoj de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio kaj informas pri iu profetaĵo atribuita al ĉefanĝelo Gabrielo pri la finiĝo de la tempoj. La historio daŭrigas rakontante la agojn de la reĝoj de Persio kaj de la suverenoj de la Ptolemea dinastio. La greka historio estas rakontata ekde la legendaj mitaj entreprenoj de Zeŭso kaj de Heraklo. Kun la naskiĝo de Kristo finiĝas la unua parto de la verko. La dua sekvas la romiajn kaj bizancajn historindaĵojn ek de Julio Cezaro ĝis Costantino la 7-a Porfirogenito.

Manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

Rilate la unuan parton de la Agapia verko oni disponas pri diversaj manuskriptoj; rilate la duan, male, estas konservita nur en unu manuskripto de Laŭrenca Biblioteko de Florenco (n° 132), tre damaĝata pro akva inundo kaj kun diversaj lakunoj.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tiu verko de Agapio entenas informojn pri la Testimonium Flavianum kiuj puŝis historiistojn kaj lingvistojn interpreti, almenaŭ parte, aŭtenta la teksto atributa al Jozefo Flavio.

  • Agapio raportis ankaŭ pri la tiamaj akuzoj al judoj pro la supozitaj manipulaĵoj de la bibliaj profetaĵoj por kaŝi la alvenon de la kristana mesio.
  • La verko estis juĝata, pro la abundo de informoj ĉerpitaj el ĉiuj fontoj tiam disponeblaj, verko enciklopedieca: emfaze oni parolas pri interkonfesia enciklopedio de la jaro mila [1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Temas pri Hierapolis de Sirio, arabe Manbij. Alia Hierapolis (ambaŭ kreitaj de la grekaj kolonioj), nune Pamukkale, stariĝis en Frigio en la nuna Turkio.
  2. En ĝi (451) estis rifuzata kaj kondamnita Monofizismo kaj reasertata la duobla naturo, homa kaj dia, en Jesuo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Georg Graf, Geschichte der arabischen christlichen Literatur, volumo 2-a. Lists manuscripts of the work.
  • germane Georg Graf, Geschichte der christlichen arabischen Literatur, 5 vol., Biblioteca apostolica vaticana, 1944-1953.
  • Alexandre Vassiliev, Kitab al-'Unvan (Histoire universelle), Patrologia Orientalis, n°5 (1910), 7 (1911), 8 (1912), 11 (1915).
  • Diversaj Aŭtoroj, inter kiuj Bartotolmeo Pirrone, Storia universale di Agapio, Edizioni Terra Santa, 2013,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

france Agapio, "Ŭniversla Historio", ed. A. Vasiliev, Paris 1909 (teksto araba kaj tradukita al la franca)

  • [2] Patrologia orientalis en kui estas registritaj ankaŭ la verkoj de Agapio el Hierapolis kiel Patro de la Eklezio.