Akupunkturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akupunkturo

Akupunkturo estas maniero de kuracado per pikoj de tre delikataj pingloj je difinitaj korpopunktoj.

Akupunkturo estas grava konsistiga parto de la ĉina tradicia medicino. Unue ĝi estis nur kuraca rimedo, kaj poste evoluis kaj fariĝis kuraca fako. Akupunkturologio estas scienco por ordigi kaj esplori la kuracan arton, klinikan aplikon, leĝon kaj bazan teorion de akupunkturo.

En Ĉinio oni trovis spurojn de praktikado de akupunkturo en la lasta jarmilo antaŭ nia erao. La kuracometodo poste disvastiĝis tra granda parto de Azio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj antikvaj verkaĵoj plurfoje menciis iun ŝtonan pikilon. Ĝi estas la primitiva instrumento por fari akupunkturon, kaj aperis en neolitiko antaŭ 8 000–4 000 jaroj. Ĉinaj arkeologoj iam elfosis tiun ŝtonan pikilon. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770476 a.K.) ĉinoj sin liberigis de sorĉo, sekve aperis kuracisto. En antikvaj libroj troviĝis notoj pri kuracado per piko kaj mokso.

De la Periodo de Militantaj Regnoj al la dinastio Okcidenta Han (476 a.K25 p.K), kun la progreso de feriga tekniko, metala nadlo evoluis kaj laŭpaŝe anstataŭis ŝtonan pikilon. Sekve de tio la pikada kuracarto estis pli vaste aplikata kaj rapide disvolviĝis. En la dinastio Orienta Han kaj Periodo de Tri Regnoj aperis multaj lertaj akupunkturistoj kaj ankaŭ la akupunktura verkaĵo kun kompleta sistemo “ZHEN JIU JIA YI JING”, verkita de Huangfu Mi. En la dinastio Okcidenta Jin kaj Orienta Jin kaj la Kvin Dinastioj (256589) rimarkinde multiĝis akupunkturaj verkaĵoj. En tiu periodo akupunkturo estis komunikita al Koreio kaj Japanio.

En la dinastioj Sui kaj Tang (581–907), akupunkturo fariĝis seciala fako. En tiama medicina eduka institucio --- la Imperia Medicina Akademio, troviĝis akupunktura fako. Poste akupunkturologio senĉese evoluis. En la 16-a jarcento akupunkturo estis konigita al Eŭropo. Sed en la dinastio Qing, pro tio ke medikamento estis taksita pli ol akupunkturo, la akupunktura evoluado estis malhelpata iugrade.

En la 17-a jarcento la franca misiisto Jerome Carden portis la arton de la akupunkturo el Ĉinio al Eŭropo. La nederlanda ministo W. RYNE kaj la germana kuracisto Engelbert K. Kaempfer kunportis ĝin el Japanio. Sed vere ekfuroris tiu ĉi kuracometodo nur kiam la franca ĉefkonsulo en Ŝanhajo Soulie de Molisn publikigis sian disertaĵon pri akupunkturo (Parizo, 1933).

Post kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko, akupunkturo rapide disvastiĝis. Nun en pli ol 2 000 ĉinmedicinaj hospitaloj tra la tuta lando estas la akupunktura fako. La esplorado pri akupunkturo tuŝas diversajn homkorpajn sistemojn kaj klinikajn fakojn. La esplorado pri la reguliga, sendoloriga kaj imunecpliiga rolo de akupunkturo, kaj la esplorado pri la fenomeno de Jingluo, pri la rilatoj inter la akupunkturaj punktoj kaj viscero, ĉiuj akiris grandan kvanton da materialoj valoraj por scienca eksperimento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]