Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (NVE) estas ligo de kvin skandinaviaj politike verdaj (ekologiaj) kaj maldekstraj (socialismaj kaj komunismaj) partioj. La alianco fondiĝis la 30-an de januaro kaj 1-an de februaro 2005 en Rejkjaviko.

Al la Alianco aliĝis jenaj politikaj partioj:

La membropartioj de la Alianco interkonsentis pri la komuna politika programo[1], kiu fokusiĝas kaj pri ekologiaj kaj pri sociaj temoj. Laŭ la alianca statuto[2], la gvida instanco de la organizaĵo estas konsilio, kiu konsistas el la prezidantoj de la membropartioj, paralele al simila instanco en la partio Eŭropa Maldekstro. La formale plej supera instanco estas la ĉefkunveno.

La Alianco havas siajn deputitojn en la Eŭropa Parlamento. Partioj de la Alianco el Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio kun la Eŭropa Maldekstro kunkreas Konfederacian Frakcion de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (UEM/NVM). Nur la partio el Danio (Socialista Popola Partio) decidis aliĝi al la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).

Referencoj

  1. Politika platformo por la Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj angle
  2. Statuto kunlaboriga de la nordiaj maldekstraj partioj angle

Eksteraj ligiloj