Andrea Petrik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Petrik
Andrea Petrik
Andrea Petrik
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1985 (1985-06-27) (38-jaraĝa)
en Temerin
Lingvoj serbahungara
Ŝtataneco SerbioHungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Márton Pallag
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Andrea Petrik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrik Andrea estas hungara aktoro.

Andrea Petrik[1][2] naskiĝis la 27-an de junio 1985 en Temerin (Jugoslavio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andrea Petrik apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. En sia aĝo 15 ŝi venis en Hungarion kaj maturiĝis en aktora gimnazio en Szentes, poste ŝi studis jaron en aktorstudio de Nova Teatro (Budapeŝto), pli poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2009. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Géza Hegedűs D kaj László Marton (reĝisoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Radnóti kaj tiutempe ŝi akiris ankaŭ hungaran ŝtatanecon. Ekde 2016 ŝi estis individua aktoro kaj ne ligiĝis al teatrejo. Tiam ŝi havis rolojn en pluraj teatroj, ankaŭ en filmoj. Ekde 2019 ŝi estis membro de Gaja Teatro. Ŝi ricevis aktorajn premiojn inter 2008-2013. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon en 2020.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Londoni Au Pair (mallonga filmo, 2009) – Andi
  • Kincsem (2017) – Klara von Oettingen
  • Heartsnatcher (2020) - Klementina

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]