Andrea Riccardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andrea Riccardi
Andrea Riccardi
Persona informo
Nomo Andrea Riccardi
Dato de naskiĝo 1950
Loko de naskiĝo Romo
Okupo
Aĝo 64
v  d  r
Information icon.svg

Andrea Riccardi [rikArdi] (naskiĝis en 1950 en Romo) estas itala historiisto

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andrea Riccardi, orda profesoro pri nuntempa historio ĉe la Tria Universitato de Romo, konata eklezia sciencisto kaj fondinto de la Komunumo de Sankta Egidio (en 1968), estas unu el la plej aŭtoritatplenaj laikoj de la religia mondo.

Multaj el liaj studoj okupiĝas pri la rilato inter diversaj religiaj mondoj kaj pri la temo de interreligia kunvivo, precipe en la mediteranea regiono en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Kelkaj el liaj plej novaj verkoj estas:

  • Il secolo del martirio (la jarcento de la martiro, 2000)
  • Dio non ha paura (Dio ne timas, 2003)
  • Governo carismatico, 25 anni di pontificato (karisma regado, 25 jaroj da papeco, 2003)
  • Convivere (kunvivi, 2006)
  • L' inverno più lungo. 1943–44: Pio XII, gli ebrei e i nazisti a Roma (la plej longa vintro, 1943–1944: Pio la 12-a, la judoj kaj la nazioj en Romo, 2008).

Riccardi vizitis la gimnazion Virgilio en sia naskiĝurbo Romo. Je la 17-a de februaro 1968 Riccardi, ankoraŭ gimnaziano, unuafoje kunvenis kun grupo de aliaj gimnazianoj en la oratorio de la kirko Chiesa Nuova, sanktejo de s-ta Filippo Neri. El tiu ĉi unua kunveno estis naskiĝonta la Komunumo de Sankta Egidio,

En la jaroj post la 2-a Vatikana Koncilio, tempo de spirita fermentado precipe inter junuloj, ekestis kaj aktivis multaj grupoj kaj movadoj, inter ili la movado Gioventù Studentesca (studenta junularo) de pastro Luigi Giussani. En sia kolokva libro Sant'Egidio Roma e il mondo, kunaŭtorata de J. D. Durand kaj R. Ladous, Riccardi jene priskribas tiun tempon: "Mi havis precipe la ideon, ke la mondo devas ŝanĝiĝi, ke necesas demandi sin pri la maniero ŝanĝi ĝin, inventi la futuron, ŝanĝi la regulojn de la ludo. La diskutado de 1968 temis precipe pri tio ĉi. Tiam mi ekkonsciis pri ŝanĝo okazanta, tie ĉi en Italio, en Francio, en Usono. Estis io, kio min interesis, kio min maltrankviligis. Fakte, meze en tiu ĉi generacia krizo okazis la malkovro de la Evangelio, malkovro, kiu generis en mi senson kritikan fronte al ideologioj kaj ideologiaj sistemoj ĝenerale. Jen kio estis la jaro 1968 – precipe por mi (…) Mi opiniis, ke la homo devus ŝanĝiĝi. En tiu ĉi senco mi komencis insiste legi la Evangelion, kaj poste la Biblion.

La sekva etapo en la vivo de Andrea Riccardi kaj la studenta grupo estis renkonti kaj koni la mondon de la malriĉuloj en la malriĉulaj barakoj rande de Romo. Riccardi skribis pri tiu ĉi renkonto: "Mi konis laboristan pastron, kiu laboris en la barakoj ĉe la Cinodromo, ĉe Ponto Marconi, borde de Tibero,kaj tie mi komencis malkovri la urborandon. Ĝi estis la proletara kaj subproletara mondo, konsistanta el enmigrintoj el centra kaj suda Italio, aŭ el la historia centro de Romo, de tiama Romo: miksaĵo el konstrulaboristoj, laŭokazaj laboristoj, homoj meze inter la malgranda vivo kaj elturniĝoj por pluvivi, ŝvebantaj inter marĝeneco, ribelo kaj rezignacio."

En septembro 1973 la komunumo fondita de Riccardi establis propran centron en Piazza Sant'Egidio (placo de Sankta Egidio) en Romo, en eksa monaĥejo de karmelidoj, kaj dum la sekvaj jaroj transformis ĝin al centro de preĝado, de solidareco kun la malriĉuloj, de renkonto en dialogo kaj paco.

Pro sia engaĝiĝo pri la paco Riccardi estis mediaciisto en la traktado por solvi la konflikton en Kozambiko. La packontrakto subskribita en Romo la 4-an de oktobro 1992 estis frukto de pli ol dujara intertraktado en la roma sidejo de la Komunumo de Sankta Egidio. En la sekvaj jaroj la engaĝiĝo pri paco daŭris sur pluraj scenejoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Inter la multaj honoroj faritaj al Riccardi kiel fondinto de la Komunumo de Sankta Egidio kaj kiel porpaca aganto estas:

  • La Monda Metodisma Premio por la paco (1997)
  • La Premio Niwano por la paco, de la fondaĵo Niwano Peace Foundation (1999)
  • La Pac-Premio Felix Houphuet-Boigny de UNESKO (1999)
  • La aneco en la Honora Legio de la Franca Respubliko (2002) pro lia engaĝiĝo "favore al la elkluditoj kaj por la justa afero de la repacigo kaj de la paco"
  • La Premio Balzan por paco kaj frateco inter la popoloj (2004)
  • La Premio de Karlo la Granda (2009, kune kun la Komunumo de Sankta Egidio)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • L' inverno più lungo. 1943–44: Pio XII, gli ebrei e i nazisti a Roma – 2008, Laterza
  • Paolo. L'uomo dell'incontro – 2008, Paoline Editoriale Libri
  • Il «partito romano». Politica italiana, Chiesa cattolica e Curia romana da Pio XII a Paolo VI – 2007, Morcelliana
  • Convivere – 2006, Laterza
  • Eurafrica. Quello che non si dice sull'immigrazione. Quello che si potrebbe dire sull'Europa – kun Mario Marazziti, 2004, Leonardo International
  • La pace preventiva. Speranze e ragioni in un mondo di conflitti – 2004, San Paolo Edizioni
  • Dio non ha paura. La forza del vangelo in un mondo che cambia – 2003, San Paolo Edizioni
  • Pio XII e Alcide De Gasperi. Una storia segreta – 2003, Laterza
  • Il secolo del martirio. I cristiani nel Novecento – 2000, Mondadori
  • Dialoghi sulla fede – kun Arrigo Levi kaj Vincenzo Paglia, 2000, Il Mulino
  • Vescovi d'Italia. Storie e profili del Novecento – 2000, San Paolo Edizioni
  • Le parole della croce. Lettura spirituale dei quattro vangeli della passione – 1999, Morcelliana
  • Sant'Egidio, Roma e il mondo. Colloquio con Jean-Dominique Durand e Régis Lad – 1997, San Paolo Edizioni
  • Mediterraneo. Cristianesimo e Islam tra coabitazione e conflitto – 1997, Guerini e Associati
  • Le politiche della Chiesa – 1997, San Paolo Edizioni
  • Intransigenza e modernità. La Chiesa cattolica verso il terzo millennio – 1996, Laterza
  • Le parole della croce. Lettura spirituale dei quattro vangeli della passione – 1999, Morcelliana

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]