Andrea Vaccari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Vaccari
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1962 (1962-04-12) (62-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj italaanglagermanafrancaEsperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Andrea VACCARI [anˈdrɛːa vakˈkaːri] (naskiĝinta en Florenco la 12-an de aprilo 1962) estas itala esperantisto, lingvisto, fonetikisto, verkisto, komponisto, eseisto kaj informadikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Florenco en 1962, magistriĝis en Ĝenerala Lingvistiko ĉe Ludwig Maximilians Universität en Munkeno, kun Fonetiko kaj Lingva Komunikado kaj Informadiko kiel komplementaj fakoj. Dum dudek jaroj li dediĉis sin al instruado de la itala lingvo kaj de informadiko kaj dum dek kvin al desegnado kaj evoluigo de informadikaj programoj. Ekde 2021 li instruas Esperanton al komencantoj kaj progresintoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li eklernis Esperanton en 2018 ĉe Florenca Esperanto-Asocio, sub la gvido de Massimo Desideri, kaj li frekventis ties Esperanto-kursojn ĝis la 3-a nivelo dum la sekvaj tri jaroj, post kiam li private dediĉis sin al intensa studado de Esperanto, aparte atentante la evoluon de la parolajn kapablojn pri esprimo kaj kompreno. En 2021 li aranĝis serion da ĉiuduasemajnaj retaj prelegoj, celantaj la diskonigon de informoj pri la historio, filozofio kaj kulturo de Esperanto kaj pri homaranismo[1], en kiuj prelegis pluraj konataj esperantistoj, kiel Federico Gobbo, Michele Gazzola, Michela Lipari. Li ĉiam interesiĝis pri didaktiko kaj longe dediĉis sin al la studado de la plej efikaj metodoj por lingvo-instruado. Ekde 2021 li instruas Esperanton al komencantoj kaj progresintoj laŭ la aŭtenta metodo, instrumetodo kies ĉefaj trajtoj estas ekskluziva uzo de aŭtenta materialo, aparta atento al evoluo de parolaj kompreno kaj esprimo, daŭra kunlaboro kaj komparo inter la studantoj, ofta ripetado kaj klarigo de gramatikaj konceptoj, prezentado de konceptoj el malsamaj vidpunktoj kaj la zorgo ne korekti la studantojn, kiam ili klopodas evoluigi sian parolan esprimkapablon. En 2022 li publikigis la librojn "La fonetica dell'Esperanto - La pronuncia neutra e possibili varianti" (La Fonetiko de Esperanto - Ties neŭtra prononco kaj eblaj variantoj), "Il Fonic per l'Esperanto - Un alfabeto neutrale per una lingua neutrale" (Foniko por Esperanto - Neŭtrala alfabeto por neŭtrala lingvo), "Esperanto laŭ la aŭtenta metodo" kaj ties traduko en la italan "L'esperanto col metodo autentico".

Homaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Prelego pri homaj rilatoj kaj konsciencevoluo.

Li interesiĝas pri kognaj sciencoj, homaj rilatoj kaj spiritaj disciplinoj, precipe pri evolua alkemio, kaj utiligas meditadon kaj kontempladon kiel instrumentojn de interna esplorado, orientata al evoluo kaj vekiĝo de konscienco. Ekde 2010 li okazigas kursojn kaj konferencojn pri la temo de rilato kiel evolua ilo de konscienco, kaj instruas silentan, individuan kaj rilatan meditadon. En 2013 li uzis la esprimon perrilata integrigo, por indiki la laboron de integrigado de personecaj senkonsciaj aspektoj pere de la praktiko de rilato-bazitaj ekzercoj. Li publikigis la libron "La relazione come strumento di evoluzione spirituale" (Rilato kiel instrumento por la evoluo de konscienco) 2018 kaj ties reviziitan kaj korektitan eldonon "La Relazione" (Rilato) 2022.

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ dediĉis sin al fonetiko kaj fonetika transskribado. Printempe de 1991 li estigis Fonikon[2], nome fonetikan alfabeton kun fonetikanalogia kaj fonetiksimbola strukturo, uzebla kaj por fonetika transskribo de ĉiu ajn lingvo de la mondo, kaj kiel kutima alfabeto de ĉiu ajn nacia lingvo, kies unuan version li kompletigis ne pli frue ol 2018. Li publikigis la librojn "Fonic - Un alfabeto fonoanalogico e fonosimbolico" (Foniko - fonoanalogia kaj fonosimbola alfabeto) 2018, "Imparare il Fonic - Passo dopo passo e una lettera alla volta" (Lernu Fonikon - Paŝon post paŝo kaj literon post litero) 2019, "Il Fonic per l'Esperanto - Un alfabeto neutrale per una lingua neutrale" (Foniko por Esperanto - Neŭtrala alfabeto por neŭtrala lingvo) 2022.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto laŭ la Aŭtenta Metodo, 2022, Amazon Publishing, ISBN 9798364058126.
  • L'Esperanto col Metodo Autentico, 2022, Amazon Publishing, ISBN 9798366049979.

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

  • La Fonetica dell'Esperanto - La pronuncia neutra e possibili varianti, 2022, Amazon Publishing, ISBN 9798810704973.
  • Il Fonic per l'Esperanto - Un alfabeto neutrale per una lingua neutrale, 2022, Amazon Publishing, ISBN 9798715511300.
  • Fonic - Un alfabeto fonoanalogico e fonosimbolico, 2018, Amazon Publishing, ISBN 9781730703010.
  • Imparare il Fonic - Passo dopo passo e una lettera alla volta, 2019, Amazon Publishing, ISBN 9781094954707.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Prima che tramonti il sole, 2018, Amazon Publishing, ISBN 9781717756015.
  • Quasi in paradiso, 2018, Amazon Publishing, ISBN 9781717856050.

Muziko[redakti | redakti fonton]

  • Canzoni - Testi e Spartiti, 2020, Amazon Publishing, ISBN 9798588868556.
  • Canzoni - Testi e Accordi, 2020, Amazon Publishing, ISBN 9798588941082.

Psikologio[redakti | redakti fonton]

  • La Relazione, 2022, Amazon Publishing, ISBN 9798361551262.

Informadiko[redakti | redakti fonton]

  • Il Mio Sito - Creare un sito web partendo da zero - I linguaggi HTML e CSS e il Design Responsivo, 2020, Amazon Publishing, ISBN 9798699799923.
  • Il Mio Sito - Creare un sito web partendo da zero - I linguaggi PHP e SQL e i Siti Dinamici, 2020, Amazon Publishing, ISBN 9798577369644.

Ŝako[redakti | redakti fonton]

  • Scacchi - Le basi del gioco, 2014, Lulu.
  • Scacchi - La notazione, 2014, Lulu.

Kanzonoj[redakti | redakti fonton]

Listo de verkitaj kanzonoj dividitaj per albumo:

  • Malinconie: Sosveglio (1994), Avventura profana (2003), Notti parole (2003), Nata da un filo (2003), Quei momenti (2003), Sogno di un temporale (2003), Nico (2003), Mamma (2011).
  • Speranze: Arabè (2003), Fuori dal tempo (2003), Quel mondo c'è (2003), Aura (2003), Nato da un guscio (2003), Terzano (2003), America (2004), Aricalindo (2008).
  • Pensieri: Non c'è piu' nessuno (2003), Soli (2003), Quei rapporti (2003), Giorgio (2005), Vita stressata (2008), È Natale (2008), Buon compleanno (2010), Piuttosto che (20013).
  • Emozioni: Ballanti solitari (2004), I maghi del mattino (2004), Chi sei (2004), E penso a te ora (2004), Nei tuoi occhi il cielo (2005), Se fossi un uomo (2005), Il campo (2005), Sotto al cielo (2005).
  • Dolcezze: Simona (2008), Al mattino (2008), Liana (2010), Il faro (2011), Insieme noi (2013), Stella (2014), Sere che fai (2014), Ci sei solo te (2017),
  • Eksteralbumaj: Je Kristnasko (2021), traduko de È Natale (Pensieri).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Espera Tempo. Arkivita el la originalo je 2023-01-26. Alirita 2023-01-26.
  2. Foniko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Florenca Esperanto-Asocio
Foniko

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.