Anna Osmakowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Osmakowicz
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1963 (1963-03-14) (61-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo aktorokantistoesperantisto
TTT
Retejo http://annaosmakowicz.com.pl
vdr

Anna Osmakowicz (naskiĝis la 14-an de marto 1963 en Varsovio) estas pola aktorino kaj kantistino, kiu ankaŭ kantas en Esperanto.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1979-1981 ŝi partoprenis ĵazajn metiejojn en Chodzież kun prof. Tomasz Ochalski. En la jaroj 1979-1981 ŝi aperis en elsendoj de la radioprogramo Podwieczorek przy mikrofoni" (Posttagmeza teo ĉe la mikrofono). En 1982, ŝi partoprenis en ĉeĥa kaj slovaka kantfestivaloj. En 1984, ŝi ludis en la muzikalo titolita "Orfeusz i Eurydyka w krainie tęczy" (Orfeo kaj Eŭridiko en la lando de ĉielarkoj) reĝisorita de Ryszard Cieśla en Teatrze Nowym (Nova Teatro) en Varsovio. En 1984, ŝi ricevis la ĉefpremion "Golden Samovar" ĉe la sovetia kantfestivalo en Zielona Góra kune kun la kantgrupo "Impuls". En 1985, ŝi turneis en Sovetunio. En 1986, ŝi partorprenis en la muzikalo "Syrena". De 1986 ĝis 2003 ŝi estis konstante asociita al la Granda Teatro - Nacia Opero en Varsovio (Teatrem Wielkim - Operą Narodową w Warszawie). Ŝi kantis en operoj kiel ekzemple Halka, Othello, Fiddler on the Roof, Madame Butterfly. Ŝi ankaŭ turneis interalie en Francio, Germanio, Svislando, Rusio, Azerbajĝano, Japanio, Ĉinio, Grekio, Hungario, Brazilo kaj Israelo.

En 2004, ŝi revenis al la scenejo, donante koncertojn kaj surbendigante popularan muzikon. Jenaj kantaŭtoroj komponis kaj aranĝis jam kantojn por ŝi, inkluzive de Leszek Gryczka, Stanisław Niwelt, Janusz Papaj, Wojciech Piętowski,Tadeusz Prejzner, Andrzej Seroczyński, Marek Sewen, Ryszard Szeremeta, Jan Wierzbica

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝi ankaŭ kantas kaj registras kristnaskajn kantojn en Esperanto kaj antaŭenigas la polan kulturon eksterlande[1].

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Solo-albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005 – En kristnaska hor' (Kristnaskaj kantoj en Esperanto)
  • 2006 – Kristabia festo (Kristnaskaj kantoj en Esperanto)
  • 2008 - Wigilijna Noc (Kristnaska vespero)
  • 2009 - Dzisiaj Wielkanoc (Hodiaŭ estas Pasko)
  • 2009 - Intymny świat (Intima mondo, ĵazbaladoj)
  • 2009 - Kolędy (Kristnaskaj kantoj)
  • 2013 - Bez Ciebie... (Sen vi...) (kunmetaĵoj de Tadeusz Prejzner)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Ronald Schindler, Zamenhoffesto en Berlino (PDF), La Ondo de Esperanto, p. 19, n-ro 4 (318à 2023