Antaŭdiluva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kreo, komenco de la antaŭdiluva mondo. (Interpretado de la artisto James Tissot)

La antaŭdiluva periodo — signifante "antaŭ la Inundo" — estas la referencita periodo en la Biblio inter la Falo de la homo kaj la Tutmonda diluvo en la biblia kosmologio. La rakonto okupas ĉapitrojn 1-6 (ekskludante la inundan rakonton) de Genezo. La termino estis uzata en scienco de la komenco de geologio ĝis la lasta Viktoriana epoko. Familiare, oni uzas la terminon por aludi al ajna antikva kaj malklara periodo.

Tempigo de la Antaŭdiluva Periodo[redakti | redakti fonton]

La biblia inundo[redakti | redakti fonton]

Noa preparas lasi la antaŭdiluvajn mondojn, Jacopo Bassano kaj helpantoj, 1579

En religiaj tekstoj kiel la kristana Biblio kaj la hebrea Torah, la antaŭdiluva periodo komenciĝas per la kreado laŭ Genezo kaj finiĝas per la detruado de ĉia vivo sur la tero krom tiuj kiuj estis savitaj kun Noah en la arkeo. Laŭ la 17a-jarcenta kronologio de la Episkopo Ussher, la antaŭdiluva periodo daŭris dum 1656 jaroj, de kreo je 4004 a.K. ĝis la inundo je 2348 a.K.[1] La elementoj de la rakonto inkluzivas kelkajn el la plej konataj rakontoj en la Biblio — la kreo, Adamo kaj Evo, kaj Kaino kaj Habelo, sekvitaj de la genealogioj spurantaj la posteulojn de Kaino kaj Set, la tria menciita filo de Adamo kaj Evo. (Ĉi tiuj genealogioj provizas la kadron por la biblia kronologio, en la formo A vivis X jarojn kaj naskigis B).[2]

La Biblio priskribas ĉi tiun epokon kiel tempo de granda malvirteco aŭ kompleta depravacio.[3] Estis Gibborim (la fortuloj) sur la tero en tiuj tagoj kaj ankaŭ Nefilim; kelkaj tradukoj identigas la du kiel unu sama. La Gibborim estis nekutime potenca; Genezo nomas ilin "Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo".[4] La antaŭdiluva periodo finis kiam Dio sendis la Inundon por ekstermi ĉiun vivon krom Noa, lia familio, kaj la bestoj kiujn ili prenis. Tamen, la Nefilim (laŭvorte signifanta 'falantoj', el la hebrea radiko n-f-l 'fali') reaperas multe pli malfrue en la biblia rakonto, en Nombroj 13:31–33 (en kiu la spionoj kiujn Moseo sendis raportas ke estis Nefilim aŭ "gigantoj" en la promesita lando).

En frua geologio[redakti | redakti fonton]

Tavoloj de "Duaranga roko", Lyme Regis
La Inundo trankviliĝas. Thomas Cole, 1829

Fruaj sciencaj provoj rekonstrui la historion de la Tero estis fondita sur la biblia rakonto kaj tiel uzis la terminon Antaŭdiluva por aludi al periodo kiun oni komprenis esti esence simila al la biblia.[5] Frua scienca interpretado de la biblia rakonto dividis la Antaŭdiluvon per sub-periodoj bazita sur la ses tagoj de kreado:

  • Antaŭ-Adama (la unua kvin tagoj, Gen 1:1 ĝis Gen 2:3)
    • Primara (la formado de la fizika universo kaj la tero)
    • Duaranga (kreo de plantoj kaj bestoj)
  • Adama (aŭ Triaranga, de la kreo de homo ĝis la Granda Inundo; Gen 2:5 ĝis Gen 7.8), respondanta al la Unua Aĝo de Aŭgusteno en lia Ses Aĝoj de la Mondo[6]

Antaŭ la 19a jarcento, oni klasifikis rokon per tri ĉefaj tipoj: primara aŭ primitiva (magmorokaĵo kaj metamorfa rokaĵo), duaranga (sedimenta rokaĵo) kaj triarangaj (sedimentoj). La primaraj rokoj (ekzemple granito kaj gnejso) estas malplena de fosilioj kaj oni pensis ke ili asociiĝas kun la kreo de la mondo en la primara Antaŭ-Adama periodo. La duarangaj rokoj, ofte enhavanta abundajn fosiliojn, kvankam homaj restaĵoj ne estis trovita, estis pensita esti metita malsupren en la duaranga Antaŭ-Adama periodo. La triarangaj rokaj (sedimentoj) estis pensita esti metita malsupren post Kreo kaj eble konekte al inunda evento, kaj tial oni asociis ilin kun la Adama periodo.[7] La post-inunda periodo estis nomita la Kvaternaro, nomo kiu ankoraŭ estas uzata en geologio.

Kiel mapado de la geologia tavoloj progresis dum la fruaj jardekoj de la 19a jarcento, tiel la taksitaj longecoj de la diversa sub-periodoj tre grandiĝis. La fosilio-riĉa Duaranga Antaŭ-Adama periodo estis dividita en la Karban periodon, la Liason, kaj la Kretan periodon, poste vastigita en la nun-konatan geologia temposkalon de la Fanerozoiko.[5] La termino antaŭdiluva estis uzita en natura scienca dum granda parto de la 19a jarcento kaj restadis en populara imagpovo malgraŭ pli kaj pli detalita stratigrafio mapanta la pasintecon de la Tero. Oni ofte uzis ĝin por la Plejstocena periodo, kiam homoj ekzistis apud nun-malaperinta megafaŭno.[5]

La antaŭdiluva mondo[redakti | redakti fonton]

Kreisma interpreto[redakti | redakti fonton]

Edena Ĝardeno de Thomas Cole, 1828. La densa vegetaĵaro kaj nebula atmosfero estas tipaj por biblia interpretado de la antaŭdiluva periodo.
La fino de la Edena periodo, Adamo kaj Evo estas puŝataj en mornan antaŭdiluvan mondon. Thomas Cole, 1828

Verkistoj kiel William Whiston (Nova Teorio de la Tero 1696) kaj Henry Morris (La Geneza Inundo 1961) priskribas la antaŭdiluvan periodon kiel la jenaj:[8][9]

  • Homoj vivis multe pli ol tiuj kiuj vivas nuntempe, tipe inter 700–950 jaroj, kiel estas raportita en la genealogioj de Genezo;
  • La Tero enhavis multe pli da homoj ol kion la Tero enhavis je 1696. Whiston kalkulis ke tiom multaj kiom 500 milionoj da homoj eble naskiĝis dum la antaŭdiluva periodo, bazita sur antaŭsupozoj pri vivdaŭroj kaj fekundindicoj;
  • Estis neniuj nuboj aŭ pluvo. Anstataŭe, la Tero estis akvita per nebuloj kiuj altiĝis de la Tero. (Alia interpreto estas ke la Tero estis tute kovrita per tutmonda nuba tavolo, kiu estis la supraj akvoj menciitaj en la Kreo. Tio ĉi ofte estas etikedita la Baldakena vido.)

En 19a-jarcenta scienco[redakti | redakti fonton]

Dum la malfrua 18a kaj frua 19a jarcentoj, la kompreno de la naturo de frua Tero transformiĝis de biblia aŭ diisma interpreto al ateisma. Jam je la frua 18a jarcento, Plutonistoj argumentis por antikva Tero, sed la plena efiko de la profundeco de tempo implikita en la Antaŭ-Adama periodo ne estis ofte akceptita ĝis unuformismo kiel estas prezentita en Principoj de Geologio Charles Lyell je 1830.[10] Kvankam vastaj eonoj da tempo estis implikita, la rakonto de la antaŭ-Adama mondo estis ankoraŭ influita de la biblia rakonto de kreo en ĉi tiu transiro. Impona ekzemplo estas priskribo de "Memoraĵoj de Ichtyosauri kaj Plesiosauri", 1839:

Moderna vido de la antikva mondo, kune kun forlaso de la termino Antaŭdiluva, venis kun la laboroj de Darwin kaj Agassiz en la 1860aj jaroj.

La antaŭdiluvaj monstroj[redakti | redakti fonton]

"Antaŭdiluva monstro", Mozasaŭro malkovrita en Maastrichta kalkŝtona ŝtonmino, 1770 (nuntempa gravuraĵo)

De antikveco, fosilioj de grandaj bestoj estis ofte cititaj kiel vivi kune kun la gigantoj de la Libro de Genezo: ekz. la Tannin aŭ "grandaj maraj monstroj" de Gen. 1:21. Ili estas ofte priskribita en pli malfruaj libroj de la Biblio, precipe de Dio mem en la Libro de Ijob: ekz. Reem en verso 39:9, Behemoto en ĉapitro 40 kaj Levjatano en ĉapitro 41.[11][12] Kun la alveno de geologia mapado je la frua 19a jarcento, estis pli kaj pli evidenta ke multe de la fosilioj asociitaj kun la "duaranga" (sedimenta) roko, precipe grandaj bestoj kiel Fiŝosauroj, Mosasauroj, Pliosauroj, kaj la diversaj gigantaj mamuloj trovitaj dum la elkavigado de la Katakomboj de Parizo, estis nek de gigantaj homoj nek de ajna ekzistantaj bestoj. La geologoj de la tempo pli kaj pli komencis uzi la terminon Antaŭdiluva nur por la pli junaj tavoloj kiuj enhavis fosiliojn de bestoj similaj al tiuj vivaj nuntempe.[13]

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

  • La termino ankaŭ estas uzita en la fako de Asiriologio por reĝoj, laŭ la Sumera listo de reĝoj, kiuj supozeble regis antaŭ la granda inundo.
  • La adjektivo antaŭdiluva estas foje uzita figure por aludi al io ajn kiu havas grandan aĝon aŭ estas malnoviĝinta. H. P. Lovecraft estis precipe elkora de la termino, uzante ĝin ofte en liaj hororaj rakontoj.
  • En La Infanoj de Saturno de Charles Stross, la religia ordono kiu kredas je evoluo aludas al la antaŭdiluva periodo kiel la tempo kiam homoj vivis apud Tiranosaŭroj.
  • Atlantido: La Antaŭdiluva Mondo estas 1882-jara libro de Ignatius L. Donnelly kiu provis establi ke ĉiuj konataj antikvaj civilizacioj devenis de Atlantido. Multaj teorioj menciitaj en la libro estas la fonto de moderna-tagaj konceptoj pri Atlantido.
  • En la surtabla rolludo Vampiro: La Maskerado, la Antaŭdiluvuloj estas la fruaj vampiroj kiuj vivis en la antaŭ-inunda mondo kaj la supozitaj naskigintoj de la originalaj klanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abbott, W. M. (1990).
  2. Ussher, J, 1650.
  3. Genesis 6:4–5
  4. Multi-version compare Genesis 6:4 & 6:5
  5. 5,0 5,1 5,2 Rudwick, M.J.S (1992): Scenes from Deep Time: Early Pictorial Representations of the Prehistoric World, University of Chicago Press, 280 pages.
  6. Graeme Dunphy (2010).
  7. Gohau, G. (1991) A History of Geology (Revised edition).
  8. Whiston, William (1696).
  9. Morris, H.M & Whitcomb, J.C. (1961): The Genesis Flood: The Biblical Record and Its Scientific Implications, Presbyterian & Reformed Publishing, Philadelphia, (ISBN 0-8010-6004-4)
  10. Uniformitarianism: World of Earth Science
  11. Genesis Park: Dinosaurs in the Bible
  12. Mechon-Mamre: A Hebrew - English Bible According to the Masoretic Text and the JPS 1917 Edition. Arkivita el la originalo je 2009-02-10. Alirita 2015-11-16.
  13. Rudwick, M.J.S (1989): Encounters with Adam, or at least the hyaenas: Nineteenth-century Visual Representation of Deep Past.