Tony Blair

El Vikipedio

(Alidirektita el Anthony Blair)
Saltu al: navigado, serĉo

Anthony "Tony" Charles Lynton BLAIR (naskiĝis la 6-a de majo 1953 en Edinburgh) estas brita politikisto. Ekde 1997 ĝis 2007 li estis la ĉefministro de Britio. Li estis la unua laborista ĉefministro estrante Brition tiom longe.

Enhavo

[redaktu] Vivo

Tony Blair naskiĝis en Edinburgh en Skotio, sed vivis dum sia juneco ĉefe en la nordangla Durham. Lia patro, Leo Blair, advokato, estis membro de la Konservativa Partio de Britio. Leo Blair celis kandidaturon por la parlamento, sed suferis koratakon kiam Tony estas dekunujara.

Tony Blair edziĝis al Cherie Booth la 29-an de marto 1980. Ili havas kvar infanojn:

Li konvertis al la katolika kredo (oficiale) la 21-an de decembro 2007.

[redaktu] Politiko

Post ricevo de sia advokata diplomo en 1975 Tony Blair anis la Laboristan Partion. Li malsukcesis dum la parlamentaj balotoj de 1982 gajninte nur 10% de la voĉoj. Tamen li impresas la partiestron Michael Foot.

En 1983 li sukcesis gajni seĝon de la balotujo Sedgefield, apud Durham, kie li grandiĝis. Li estas unu el la reformantoj de la partio.

[redaktu] Internaj ligiloj

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Tony Blair sub la gloso Tony Blair