Randa

El Vikipedio
(Alidirektita el Attermänze)
Saltu al: navigado, serĉo
Randa
Blazono de Randa
Vilaĝocentro de Randa
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46°06′00″N 07°47′00″O  /  46.1°N, 7.783333°O / 46.1; 7.783333 (Randa)Koordinatoj: 46°06′00″N 07°47′00″O  /  46.1°N, 7.783333°O / 46.1; 7.783333 (Randa)
Nombro de enloĝantoj 384 (2007)
Areo 54,53 km²
Alteco 1406 m super marnivelo
Poŝtkodo 3928
Komunumkodo 6287
Mapo de Randa

Randa estas svisa komunumo en la germanparolanta parto de kantono Valezo, ĉirkaŭ 128 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo, ĉirkaŭ 100 km (birdfluge) sude de Bern, kaj ĉirkaŭ 158 km (birdfluge) sude de Zuriko.

Enhavo

[redakti] Geografio

Randa situas en la valo de la rivero Matervispa, aŭ Matter Vispa, ĝia kulmino estas monto Dom, kiu alteco de 4545 metroj estas unu el la plej altaj montopintoj de Svislando kaj la plej alta monto, kiu situas komplete sur svisa teritorio. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Randa la vilaĝoj Wildi, Lerch kaj Attermänze.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo Randa limas en nordo al Oberems kaj St. Niklaus VS, en oriento al Saas-Fee, en sudo al Täsch, kaj en okcidento al Ayer.

[redakti] Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 213, kiu finiĝas iomete pli sude en Täsch. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Materhorno-Gotardo-Fervojo de Zermatt al Disentis.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Randa datiĝas el la jaro 1305 jam sub la hodiaŭa nomo. De la 13-a jarcento ĝis 1552 Randa apartenis al la majorejo Naters kaj poste al la samnoma kastlanejo. Poste ĝi formis kun Täsch apartan kastlanejon de la majorejo kaj libertribunalo Sankt Niklaus. Ekzistas kamparana gildo, kiu fondiĝis en la jaro 1593. En la jaro 1798 Randa fariĝis memstara komunumo.[1]

[redakti] Montofalo de Randa

La 18-a de aprilo 1991, grava terglito okazis apud Randa, kaj dua okazis 9-an de majo de sama jaro. Pluraj domoj estis detruitaj kaj bestoj mortigitaj en vilaĝeto Lerch. La vojo al Zermatt kaj la fervojo estis blokitaj.

La damaĝoj kostis 80 milionojn da svisaj frankoj

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Bernard Truffer: Randa en Historia Leksikono de Svislando (2010-07-27)

[redakti] Eksteraj ligiloj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Randa
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj