August Leskien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Leskien
August Leskien, eble 1913
August Leskien, eble 1913
Persona informo
Naskonomo Johann Heinrich August Leskien
Naskiĝo 8-an de julio 1840 (1840-07-08)
en Kiel
Morto 20-an de septembro 1916 (1916-09-20) (76-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Universitato de LepsikoFriedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Kilo
Subskribo August Leskien
Familio
Infano Ilse Leskien
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto
vdr

Johann Heinrich August LESKIEN (naskiĝinta la 8-an de julio 1840 en Kilo, mortinta la 20-an de septembro 1916 en Lepsiko) estis germana slavisto kaj hindeŭropologo. Lia patro estis ĉarpentisto; en 1871 li nuptis marie Elisabeth Judeich (tri filojn, tri filinojn; i.a. Albert Leskien, pentristo).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno li ekstudis filologion ĉe Georg Curtius. Lin li sekvis en 1862 Lepsikon kie Leskien en 1864 ŝtate ekzamenitis koncerne gimnazian instruadlicencon kaj doktoriĝis. Dum studentaj jaroj li entreprenis kun la familio de la medicinisto Bräuer vojaĝojn al Sudorienta Eŭropo kaj okpiĝis pri sudslavaj lingvoj. Ferie li ofte troviĝis je Spree-arbaro por lerni ĉe kamparanoj la malsuprasoraban. En 1864 li komencis gimnazian instruadon ĉe Thomas-lernejo - kio tute ne kontentitis lin! Sekve jam paske 1866 li iris al Jena por studi ĉe August Schleicher la hindeŭropan lingvaron, speciale la slavan lingvaron kaj la litovan. Li habilitiĝlaboraĵo de 1867 temigis la historian gramatikdemandon Futur und Aorist bei Homer. Samjare Leskien iĝis privata docento en Göttingen (ĝis 1869). Post la morto de Schleicher li iĝis eksterorda profesoro pri kompara lingvoscienco kaj sanskrito en Jena. En 1870 li ricevis la katedestron pri slavistiko en Lepsiko kaj iĝis orda profesoro en 1876.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Leskien taksitis fondinto de la skolo de la novgramatikuloj, kune kun Karl Brugmann, Hermann Osthoff kaj Berthold Delbrück. Por ili ĉiuj estis plej grava doktrino la senescepteco de sonaj reguloj kaj lingvosciencoj ekkonsideritis kiel fiziologie ekzaktaj natursciencoj. Psikologiaj momentoj (ekz. ĉe analogiaj kreadoj en lingvopraktiko) estis por ili nur ĝenantaj aferoj flankenmetotaj. Koncerne la kampon de interlingvara parenceco Leskien sukcesis - per la verko Die Declination im Slavisch-Litauischen und Germanischen (1876) - relativigi la teoriojn de Schleicher pri genealogia arbo.

Ĉar Leskien ekde la mezo de la 1970-a jaroj pli okupiĝis pri la malnovslava lingvo li ne plu aktive enmiksiĝis en tiamaj interfakularaj bateletoj koncerne sonaj reguloj (Lautgesetze). Por slavistoj li meritis danke al la manlibro Handbuch der altbulgarischen Sprache (1871. Frukto de kvar jardekoj da esplorado iĝis Grammatik der altbulgarischen Sprache(1909). Kun Franc Miklošič li troviĝis en eterna malkonsento pro ties panoniaj-slovenaj teorigoj pri la estiĝo de la malnovslava eklezia lingvo. Ĝin nomis Miklošič malslovenamalnovbulgara. Kune kun Vatroslav Jagić estis fondita la gazeto "Archiv für slavische Philologie" (ekde 1876). Liaj verkoj esplorada kaj docentada eĉ hodiaŭ imponas kaj naskis multajn lingvistojn kaj slavistojn (ekz. Erich Berneker, Nikolaj Trubeckoj, Gustav Weigand, Olaf Broch).

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Grammatik der serbokroatischen Sprache I, 1914
  • Litauisches Lesebuch mit Grammatik und Wörterbuch, 1919
  • Slav. u. balt. Forschungen, Sämtl. Leipziger Ak.schrr. 1875-1911; (kun antaŭparolo de H. H. Bielfeldt) 1975
  • Meine Jugendzeit, memeldono, sen jarindiko

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Pohl, Heinz Dieter, "Leskien, August" ĉe: Neue Deutsche Biographie 14 (1985), p. 329-330 (tie ĉi interrete

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]