Aurel Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Siro Marc Aurel Stein (naskiĝis la 26-an de novembro 1862 en Pest (urbo) kiel STEIN Aurél; mortis la 26-an de oktobro 1943 en Kabulo) estis hungara juddevena geografia malkovristo kaj arkeologo, lingvisto, kiu ricevis la britan ŝtatanecon.

Aurel Stein

Li studis en Vieno, Leipzig, Tübingen kaj doktoriĝis en 1887. Ekde 1884 (?) li laboris en Oksfordo kaj en la Brita Muzeo. Li estis instruisto pri la sanskritaj lingvo kaj literaturo en la Lahore-a Universitato en 1888. En 1894 aperis lia unua scienca laboro pri katalogo de la libraro de la kaŝmira ĉefhindreĝo. Inter 1888–96 li multe vojaĝis en Kaŝmiro, esploris ties memoraĵojn kaj geografion.

Stein partoprenis en tri sukcesaj kaj unu malsukcesa esplorvojaĝoj en Centra Azio. La unua ekspedicio okazis en 1900, en orienta Turkestano, kie li traesploris la de Sven Hedin malkovritajn ruinojn. En dua esplorvojaĝo en 1908 li pludaŭrigis la esploron de la montaro Kuen Lun, plue li faris fosadojn en la dezerto Takla Makan kaj apud Tarim. Li reveturis en Eŭropon en 1909, kie li prelegis, verkis. En 191 li faris arĥeologiajn esplorojn en norda Hindio.

La tria ekspedicio daŭris tri jarojn (1913-1916), kaj li veturis entute 18.000 km en Interna Azio, Tuta Turkestano, Montaro Kuen Lun. Plej grava malkovro de Stein okazis dum la tria ekspedicio kaj estis ĉe "Ŝtonkaverno de mil Budhoj" proksime al Dunhuang (Tun Huang). Tiu estis la loko, kie li malkovris la Diamantan Sutraon, la plej malnovan presitan tekston de la mondo, aliajn 40.000 paperrulaĵojn. (Granda parto de tiuj estis forliverita kaj tiel ili restis por la homaro. La restintaj rulaĵoj kaj valoraj paperoj estis venditaj far ĉinoj. La de Stein forliveritaj rulaĵoj estas ankaŭ hodiaŭ esploreblaj, dum la far ĉinoj forvenditaj dokumentoj malaperis.)

Li postlasis kolektaĵon, kiun gardas la Brita Librararejo kaj kiu entenas ĉinajn, tibetajn kaj tangutajn manskribaĵojn, prakritajn lignajn tabuletojn, kaj dokumentojn en ĥotoneza, ujgura, sogdiana kaj orienturkaj lingvoj. Stein kolektis ilin dum siaj vojaĝoj tra meza Azio en la 1920-aj, 1930-aj jaroj. Stein trovis manskribojn en la antaŭe perdite-pensitaj toĥarianaj lingvoj kaj registris multajn arĥeologiajn lokojn, precipe en Irano kaj Baluĉistano.

Lian libraron heredis la Hungara Scienca Akademio. Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1895.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jeannette Mirsky, Sir Aurel Stein: Archaeological Explorer, Chicago 1998 ISBN 0-226-53177-5
AurelSteinWithDog.jpg


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]