Barejli
| Barejli | |
| urbo | |
|
Stacidomo de Bareilli
|
|
| Lando | |
|---|---|
| Ŝtato | Utar-Pradeŝo |
| Situo | Barejli |
| - alteco | 266 m s. m. |
| - koordinatoj | 28°21′00″N 79°25′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 28.35 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">28.35°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 235 km² (23 500 ha) |
| Loĝantaro | 837 564 (2010) |
| Horzono | UTC + 5:30 |
| Poŝtkodo | 243 0xx |
| Telefona antaŭkodo | 0581 |
| Aŭtokodoj | UP-25 |
Barejli (hinde बरेली, urdue بریلی) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Barejli etendiĝas sur ebenaĵo laŭ rivero en norda parto de la lando. Lakno kaj Nov-Delhio troviĝas po 250 km-ojn.
Historio[redakti]
Barejli jam dum antaŭ Kristo estis administrejo de historia regiono. Laŭ la kredo Sidarto Gotamo vizitis tiun maljunegan fortikaĵurbon. En la 13-a jarcento firma sultanlando formiĝis sub gvido de Delhio. En 1537 la Mogola Imperio refondis la urbon. La britoj akiris la urbon por ŝuldaĵo en 1801, kiu poste estis grava centro dum La Hinda Ribelo en 1857. Ĝis la sendependeco en 1947 ofte okazis diversaj ribeloj.
Ekonomio[redakti]
Barejli estas centro por la fabrikado de meblaro kaj por komerco pri kotonoj, grenoj kaj sukeroj. La loka industrio produktas ankaŭ diversajn vestaĵojn kaj feraĵojn.
Trafiko[redakti]
En Barejli 6 stacidomoj funkcias. Ankaŭ aŭtovojo tuŝas la urbon, sed flughaveno ne funkcias. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato[redakti]
Barejli havas subtropikan klimaton, kie la someroj estas longaj (inter aprilo-oktobro), sed dume estas ankaŭ musono. Dum vintro neniam frostas. La jara averaĝa temperaturo estas 25 °C. Jare pluvas 1714 mm.