Tournai (france: prononco [tu:rNE]), en esperanto Turnezo[1], (germaneDornick, nederlandeDoornik) estas municipo en Valonio (Belgio), unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1825. Ĝi havis grandan rolon dum la mezepoko kaj estis eĉ ĉefurbo de la reĝoj de la Saliaj Frankoj, dum la 5-a jarcento. La urbo famas ankaŭ pro sia grandega mezepoka katedralo.