Batalhakilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Batalhakilobataltoporo estas armilo kiun oni tenas unu- aŭ du-mane.[1]

Formoj[redakti | redakti fonton]

La metalhakilo estis armilo por la kavalerioinfanterio. La armilo havis diversajn longecojn, klingo-larĝecojn, klingoformojn (duonluna, kojnoforma, duobla kaj unuobla klingo, diverslongaj barboj) kaj tenillongeco. Batalhakiloj ekzistis el ŝtono, obsidiano (Sudameriko), bronzo, fero kaj ŝtalo.

Batalhakiloj estas ĝenerale pli malpezaj ol ila hakilo por ke la portanto ne fariĝu tro rapide laca. Batalhakiloj pezas inter 0,5 kg kaj 3 kg, kaj longas inter 30 cm kaj 1,5 m. Parte la truoj en la klingo reduktas la pezon.

La plej konata neeŭropa batalhakilo estas la tomahoko, kiu ekzistas kun ŝtonklingoferklingo. En Hindujo estas konata la tabarzino. Ĝi estis nur el ŝtalo kun duonlunforma klingo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pra- kaj fru-historio[redakti | redakti fonton]

batalhakilo en la Dana Nacia Muzeo
avara-slava batalhakilo en la arkeologia muzeo de Split (ĉ. 7a ĝis 8a jarcento)
Rekonstruo de vikinga batalhakilo

La batalhakilo povas esti rigardata kiel unu el la plej malnovaj armiloj de la homaro.[2]

Ĉe la keltoj, la ĝermanoj kaj aliaj popoloj de la antikvo la batalhakilo estis uzata de batalistoj, kiuj ne havas la sufiĉan monon aŭ povon por uzi glavon, sed batalhakiloj samtempe estas statusa simbolo de estroj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La frankoj de la frua mezepoko uzis la franciskon, nome granda ĵettoporo. En la alta mezepoko estis uzataj de piedsoldatoj (per du manoj) grandaj batalhakiloj. El tiuj evoluiĝis en la malfrua mezepoko la halebardo kaj aliaj similaj formoj (glefo, bardiŝo). La kavalerio uzis malgrandajn batalhakilojn.

princelektisto Johano Frederiko kun glavo kaj duko Morico kun batalhakilo (Guldengroschen 1543, monfarejo Buchholz)

Kiam la forĝisto en la mezepoko scipovis fari pli kaj pli bonajn glavojn el damaska ŝtalo ŝajnis, ke la tempo pasis por la batalhakiloj. La glavo estis tiam la armilo de la nobeloj, dum la simpla popolo uzis batalhakilojn aŭ aliaj armilojn kiel militmartelo, matenstelo kaj bataldraŝilo.

Je la fino de la 16a jarcento la batalhakilo malaperis iom post iom. Komencis la epoko de la nigra pulvo.

Uzadio de la batalhakilo en batalo[redakti | redakti fonton]

dana hakilo sur tapiŝo de Bayeux

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerhard Seifert, Fachwörter der Blankwaffenkunde: dt. Abc der europäischen blanken Trutzwaffen ; (Hieb-, Stoß-, Schlag- und Handwurfwaffen), Verlag Seifert, 1981.
  2. J. Wahl, H.-G. König: Anthropologisch-traumatologische Untersuchung der menschlichen Skelettreste aus dem bandkeramischen Massengrab bei Talheim, Kreis Heilbronn. In: Fundberichte aus Baden-Württemberg, Band 12, Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 1987, S. 65–193.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Friedrich Klemm: Handbuch der germanischen Alterthumskunde. Dresden: Walthersche Hofbuchhdlg. 1836. (verfügbar unter [1])

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]