Bertalan Széchenyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Grafo Bertalan Széchenyi [sEĉEnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Széchenyi Bertalan estis hungara magnato, politikisto, bienulo, direktora membro de Hungara Scienca Akademio (1933). Lia nobela antaŭnomo estis sárvár-felsővidéki.

Bertalan Széchenyi

Bertalan Széchenyi [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1866 en Sopron. Li mortis la 3-an de junio 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bertalan Széchenyi lernis en Universitato de Budapeŝto kaj agrara akademio en Magyaróvár, poste li servis en la armeo kiel husaro. Baldaŭe li iĝis rezerva leŭtenanto. Baldaŭe li studvojaĝis al Germanio, Italio, Svislando, Egipto. Hejmenveninta li okupiĝis pri sia bieno. En 1893 li membriĝis en la senato, kie li politikadis. Li edziĝis al grafino Natália Andrássy en 1907 (ŝi naskis filon post 2 jaroj). Li ricevis premion en 1931. Inter 1935-1943 li estis prezidanto de la senato.

Fontoj[redakti | redakti fonton]