Biblioteko Mazarine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteko Mazarine
biblioteko
biblioteko [+]

LandoFrancio
SituoParizo
- koordinatoj48° 51′ 26″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)48.857222222.33694444Koordinatoj: 48° 51′ 26″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)

Biblioteko Mazarine (Parizo)
Biblioteko Mazarine (Parizo)
DEC
Biblioteko Mazarine
Biblioteko Mazarine

Biblioteko Mazarine (Francio)
Biblioteko Mazarine (Francio)
DEC
Biblioteko Mazarine
Biblioteko Mazarine
Map
Biblioteko Mazarine

Vikimedia Komunejo:  Bibliothèque Mazarine [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Halo de legado komence de la 20-a jarcento

La Biblioteko Mazarine (france Bibliothèque Mazarine) estas biblioteko loĝigita en la Palais de l'institut de France en Parizo, la plej malnova publika biblioteko en Francio. Fondite en la privata biblioteko de kardinalo Mazarin, franca ĉefministro en la 17-a jarcento. La kolekto de la biblioteko estas riĉa je inkunabloj (lul-preaĵoj, eroj presitaj ek de la invento de la presilo ĝis 1500), inkluzive de kopio de la Biblio de Gutenberg, diversaj manuskriptoj, multaj el ili ornamitaj, kaj aliaj raraj libroj.

La Biblioteko situas ĉe 23 quai de Conti. Ĝi estas malfermita al la publiko ĉiutage, krom sabatoj, dimanĉoj kaj ferioj de 10:00 ĝis 18:00. Ĝi estas fermita ĉiun someron de la 1-a de aŭgusto ĝis la 15-a de aŭgusto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde lia nomumo kiel ĉefministro de Reĝino Anna de Aŭstrio en 1634, Mazarin komencis konstrui privatan palacon kun riĉa privata biblioteko. Vizitantoj estis mirigitaj ĉe ĝia grandeco kaj riĉaĵo, superante aliajn reĝajn bibliotekojn en tiama Eŭropo. Inter 1642 kaj 1653 li dungis Gabriel Naudé kiel bibliotekisto kaj librotrovinto, kiu iris en misiojn al Italio, Svislando, Germanio kaj Nederlando kun la celo de akirado de tutaj kolektoj kaj translokigi ilin al Parizo. Ekde 1643 Mazarin malfermis sian bibliotekon por la servo de akademiuloj.

Dum la ribelo de Frondo (februaro 1652 ) tumultuloj enpenetris en la palacon kaj bibliotekon, prirabis kaj detruis multajn librojn. En sia testamento, Mazarin testamentis sian bibliotekon al la Kolegio de Nacioj (Kolegio Mazarin), unu el la historiaj altlernejoj de la Universitato de Parizo. La nova bibliotekkonstruaĵo, en sia nuna loko, estis starigita sur la maldekstra bordo, ĉe la sejna rivero kaj malfermita je pasko 1689.

Dum la Franca Revolucio, kolektoj de aristokratoj estis devigitaj forfuĝi venis en la bibliotekon, same kiel kolektojn de libroj rabitaj rezulte de la konkeroj de Napoleono. En 1805 la Kolegio de Nacioj iĝis la Instituto de Francio, kaj la biblioteko kun ĝi. En 1926 la biblioteko iĝis deponejo por publikaĵoj rilataj al la historio de departementoj de Francio.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La biblioteko inkludas 600 000 volumojn, de kiuj proksimume 200 000 estas de la origina kolekto de Mazarin. La biblioteko specialiĝas pri franca historio, ĉefe de la 12-a ĝis la 17-a jarcentoj, historio de presado kaj eldonado en Francio kaj loka historio.

La biblioteko havas 2 370 inkunabulojn, inkluzive de kopio de la Gutenberg Biblio; ‏ manuskriptoj, de kiuj 1 500 estas ilustritaj mezepokaj manuskriptoj (la plej granda parto de ili estis konfiskita de la nobelaro dum la Revolucio) kaj kolekto de politikaj pamfletoj de la tagoj de la Frond-tumultoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]