Birmingham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Anglio. Pri usona urbo nomita laŭ Birmingham temas artikolo Birmingham (Alabamo).

Birmingham
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Birmingham
Moto: Forward
Kromnomoj: "Brum", "Brummagem"
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Konstitucia lando Anglio
Regiono West Midlands
Metropola distrikto Birmingham
Metropola provinco West Midlands
Situo Birmingham
 - koordinatoj 52° 28′ 59″ N 01° 53′ 37″ U / 52.48306 °N, 1.89361 °U / 52.48306; -1.89361 (mapo)
Areo 267,77 km² (26 777 ha)
Loĝantaro 1 016 800 (2008)
Denseco 3 797,29 loĝ./km²
Fondo 7-a jarcento
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo B
Telefona antaŭkodo 0121
ISO 3166 GB-BIR
NUTS 3 UKG31
Situo de Birmingham enkadre de Anglio
Situo de Birmingham enkadre de Anglio
Situo de Birmingham enkadre de Anglio
Vikimedia Komunejo: Birmingham
Retpaĝo: www.birmingham.gov.uk
Kanalo en Birmingham
Preĝejo Sankta Marteno
Konsilantara domo de Birmingham

Birmingham (pron. /ˈbɜːmɪŋəm/) estas kaj milionurbo kaj metropola distrikto en la angla regiono West Midlands. 1.014.000 loĝantoj (en 1997) loĝas sur areo de 265 kvadrataj kilometroj. Ĝia havas plurajn fervojstaciojn, el kiuj la ĉefa nomiĝas Birmingham New Street, kaj ankaŭ reton de kanaloj.

Historio

La unua mencio pri vilaĝo Birmingham okazis en 1086. En la 12-a jarcento bazarejo ekfunkciis, kiu iĝis tre grava en la regiono. En la 16-a jarcento oni komencis prilabori la feron, ja loke estis karbo kaj feroerco. Dum la industria revolucio la urbo iĝis industria centro. Ekde la 1760-aj jaroj multe da kanaloj konstruiĝis, kiuj tre helpis la liveradon. Ekde 1837 trajno trafikas. En 1900 oni fondis universitaton. Multe da partoj de la urbo suferis bomban domaĝon dum la 2-a mondmilito, kaj estis renovigita per multaj konstraĵoj dum la jardekoj 1950a kaj 1960a.

La urbo havas slangan nomon "Brum", kaj la loka parolmaniero ("Brummie") estas por angloj tre facile rekonebla.

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelurboj

Sporto

En la urbo aktivas inter alie la futbala klubo Aston Villa.

Esperanto en Birmingham

Tie Mary L. Blake gvidis Esperanto-kurson en komenco de 20-a jarcento.

Vidu ankaŭ

Vasta panoramo de Birmingham
Vasta panoramo de Birmingham