Blazono de Belorusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Belorusio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1995
vdr

La blazono de Belorusio en sia nuna formo akceptiĝis en 1995 per referendumo. Voĉdoniĝis pri la neklare formulita demando ĉu transpreniĝu la "malnovaj" respektive "ĝisnunaj" ŝtataj insignioj (blazono kaj flago) - ne tute klaris, ĉu "malnova"/"ĝisnuna" aludu al la malnova blazono de la Grandduklando Litovio kaj la blanka-ruĝa-blanka flago aŭ la blazono kaj flago el la Sovetunia epoko.

La post la referendumo oficialigita blazono tre similas al la blazono, kiu uziĝis dum la Sovetunia epoko.

la historia blazono de Belorusio - nomata Pahonja

La malnova blazono de la Grandduklando Litovio ekde la jaro 1995 nerekte malpermesatas kaj nun krom la blanka-ruĝa-blanka nacia flago konsideratas simbolo de la politika rezisto kontraŭ la registaro de Aleksandro Lukaŝenko.

La plej granda diferenco al la sovetunia blazono estas, ke martelo kaj falĉilo anstataŭiĝis per silueto de la belorusia ŝtata teritorio. La dua diferenco estas ke la banderolo kiel nacia ŝtatonomone plu notas "Belorusa SSR" sed nun „respubliko Belarus“.

eksa blazono de la Belorusa SSR

Transpreniĝis la simbolo de leviĝanta suno super la terglobo, kun longaj sunradioj. Supre troveblas ruĝa stelo. La randon de la blazono konsistigas plektita banderolo el tritiko kaj floroj, simila al la banderolo en la en 1995 enkondukita ruĝa-verda nacia flago.