Bonodora hopeo
Bonodora hopeo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj de bonodora hopeo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Hopea odorata Roxb.' | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La bonodora hopeo (Hopea odorata), aŭ loke takian, estas plantospecio en la familio de dipterokarpacoj. Tiu orientalisa arbo troviĝas en Bangladeŝo, Kamboĝo, Barato, Laoso, Malajzio, Birmo, Tajujo, kaj Vjetnamujo. Ĝi estas granda arbo kiu atingas alton de 45 m kaj kies trunkbazo povas havi diametron de 4,5 m. Ĝi vegetas en arbaroj, prefere apud riveroj, ĉe altitudoj inter 0 kaj 600 m. En ejoj kiaj Okcidenta Bengalujo kaj Andamanoj ĝi ofte estas plantata kiel ombroriĉan arbon[1]. Aprezata por sia ligno, ĝi estas endanĝerigata en sia natura medio[2].
Tradicioj
En Tajujo ekzistas la kredo ke ĝi estas loĝata de fantomo, Damo Takian.
Referencoj
- ↑ AgroForestryTree Database - Species information
- ↑ 2006 IUCN Red List of Threatened Species Downloaded on 21 August 2007.
Bildaro
-
Folio de bonodora hopeo
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- angle Ashton, P. 1998. Hopea odorata. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 21 August 2007.
- angle Bonodora hopeo.