Bovaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo pri dispecigo de bovo
bovaĵo

Bovaĵo estas viando de bovo. Ĝi estas unu el la plej konsumataj viandoj en la mondo.[1]

La diversaj muskolpartoj de la bovo estas kuiritaj entute (ekz. rostaĵo), tranĉe (ekz. bifsteko), dispecigita (ekz. gulaŝo) aŭ hakita (ekz. hamburgero).

Viandospeco

Laŭ pecigo ekzistas diversaj viandospecoj:

  1. bovokolo, krestonuko
  2. transripo
  3. bovbrusto
  4. altripo
  5. antaŭripoalta rostbefo
  6. rostaĵoplata rostbefo
    5 kaj 6 estas la rostbefointerripaĵo
  7. lumbaĵo
  8. streĉripo
  9. ventraĵo
  10. ŝultro
  11. supra ŝelo, malsupra ŝelo kaj nukso
  12. flanko
  13. kokso kun bifsteko kaj ostaĵo
  14. suro

La nomoj povas ŝanĝi laŭregione. Jam en Aŭstrio kaj Svisio ekzemple la dispecigito ne estas farita same.

Konsumo

Bovoduonoj

Ekde la unuaj publikigitaj BSE-kazoj en Britio komence de la 1990-aj jaroj multaj konsumantoj malpligrandigis sian bovaĵkonsumon pro timo infektiĝi per la malsano de Creutzfeldt-Jakob. La vendokvantoj malpligrandiĝis de po 10,4 kg en 1999 al po 9,6 kg en 2000 kaj po 6,8 kg en 2001 kiam en Germanio aperis la unuaj BSE-kazoj, sed post kelkaj semajnoj la spezo stabiliĝis denove. En la jaro 2004 la konsumo en Germanio atingis denove po 8.8 kg da bovaĵo kaj bovidaĵo, la tuta viandokonsumo estinte po 61,3 kg.

Evoluo de la po-kapa-konsumo de bovaĵo kaj  
bovidaĵo en kg en Germanio
--------------------------------------------
1999 	2000 	2001 	2002 	2003 	2004
10,4 	9,6 	6,8 	8,4 	8,4 	8,8
--------------------------------------------
(fonto: Deutscher Fleischerverband)

Produktlandoj

La tri plej ĉefaj landoj, kiuj produktas bovaĵon estas Usono, Brazilo kaj Ĉinio. La plej gravaj eŭropaj produktlandoj estas Francio, Germanio kaj Italio.

La plej grandaj bovaĵproduktantoj mondskale (2004)
 Rang  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
 Rang  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
   1 Usono    11.207    10 Kanado    1.425
   2 Brazilo    7.774    11 Germanio    1.258
   3 Ĉinio    6.267    12 Italio    1.142
   4 Argentino    2.700    13 Ukrainio    730
   5 Rusio    2.100    14 Hispanio    721
   6 Aŭstralio    2.033    15 Novzelando    700
   7 Francio    1.590    16 Britio    700
   8 Meksiko    1.496    17 Kolombio    690
   9 Hindio    1.483    -    

Fonto: Handelsblatt - Die Welt in Zahlen (2005)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Hejma konsumo de bovaĵo kaj bovidaĵo laŭ lando (angle)