Brita mansigna lingvo
| Brita signolingvo | |
| ?? (angle BSL) |
|
| Parolata en | Unuiĝinta Reĝlando |
| Signantoj | ĉ.60 000 |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
BANZSL |
|
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-2 | sgn-GB |
| ISO 639-3 | bfi |
La Brita Signa Lingvo (en:BSL) estas signa lingvo uzata en la Unuiĝinta Reĝlando (UK), kaj estas la unua aŭ preferata lingvo de nekonata nombro de surdaj homoj en la UK (publikaĵoj pritaksas la kvanton 30 000 ĝis 250 000, sed estas verŝajne, ke la malpli alta nombro estas la pli ĝusta). La lingvo utiligas spacon kaj engaĝas movojn kaj aranĝojn de la manoj, korpo, vizaĝo, kaj kapo. Multaj miloj da homoj kiuj estas ne surdaj ankaŭ uzas BSL, kiel parencoj de surdaj homoj, signolingvaj interpretistoj kaj tiuj, kiuj havas alian kontakton kun la brita surda komunumo.
Enhavo |
[redakti] Interrilatoj kun aliaj signolingvoj
Kvankam la Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono komunhavas la Anglan kiel la plej vaste buŝe parolata lingvo, la brita signolingvo estas tute malsimila Usona signolingvo (ASL). BSL estas ankaŭ malsimila al Irlanda Signa Lingvo (ISL) (ISG en la normo ISO) kiu estas pli proksime parenca al Franca signa lingvo (LSF) kaj al ASL. La nord-irlanda signa lingvo (NISL) havas BSL kiel unu de siaj du patrinaj lingvoj. Kaj NISL kaj ISL estas uzataj en Nord-Irlando.
Ĝi estas ankaŭ distinga de la Mane signata angla lingvo, mane signanta maniero uzata por prezenti la anglan lingvon. La fingra literumado de BSL estas ankaŭ malsama de tiu de ASL ĉar ĝi uzas du manojn, dumke ASL uzas nur unu.
La signolingvoj uzataj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, Auslan kaj Nov-Zelanda signa lingvo, respektive, evoluis grande de la BSL de la 19-a jarcento, kaj ĉiuj retenas la saman manlibran alfabeton, gramatikon, kaj similan vortprovizon. BSL, Auslan kaj NZSL kune povas nomiĝi BANZSL. Komuniksistemo por homoj kun kognitivaj handikapoj aŭ aliaj komunikadaj malfacilaĵoj, nomata Makaton, estis originale ellaborita uzante signojn pruntitajn de la brita signa lingvo.
Uzantoj de BSL kampanjis ke BSL estu oficialle agnoskita laŭ simila nivelo al la Kimra lingvo, la Skotgaela lingvo, kaj la Irlanda. BSL iĝis agnoskita kiel lingvo proprarajta de la registaro de la UK la 18-an de marto 2003, sed ĝi havas nenian juran egidon, do pro tio estas neoficiala lingvo de la Unuiĝinta Reĝlando. En Nov-Zelando, la Nov-Zelanda signa lingvo nun, post la angla kaj la maoria lingvoj fariĝis la tria oficiala lingvo de tiu lando.
[redakti] Uzado
BSL havas multajn regionajn dialektojn. Signoj uzataj en Skotlando, ekzemple, povas esti ne ĉiam komprenataj en suda Anglio, kaj inverse. Iuj signoj estas eĉ pli lokaj, okazantaj nur en certa urbo (ekzemple signoj por numeroj uzataj en Manchester). Simile, iuj povas laŭmodiĝi aŭ eksmodiĝi, aŭ evolui, ĝuste kiel vortoj en buŝe parolataj lingvoj.
Multaj Britaj televidaj kanaloj dissendas programojn kun surekrana interpretado, uzante BSL, aldone al speciale faritaj programoj celitaj ĉefe al la surda komunumo kiaj la progamoj See Hear (Vidu Aŭdu) de BBC kaj VEE-TV de Kanalo 4.
BBC News 24 dissendas 45 minutojn da novaĵoj (la BBC One O'Clock News) kun surekrana interpretado je 13:00 ĉiulabortage. BBC One ankaŭ dissendas en-viziajn signe interpretitajn reelsendojn de la plej popularaj programoj de la kanalo inter la 00:30 kaj la 04:00 ĉiun labortagon.
[redakti] Lerni la britan signan lingvon
La britan signan lingvon oni povas lerni ĉie en la UK, kie ekzistas tri ekzamen-sistemoj. Kursojn provizas komunumaj altlernejoj, lokaj centroj por surdaj homoj, kaj privataj organizaĵoj. La plej multaj instruistoj estas denaskaj uzantoj de signolingvo.
La Koncilio por la Plibonigo de Komunikado kun Surdaj Homoj (CACDP, prononcata kap) provizas premiojn je jenaj niveloj:
- Nivelo I – Elementa
- Nivelo II – Intera
- Nivelo III - Mezalta nivelo
- NVQ 3 – Mezalta
- NVQ 4 – Postulata kiel parto de la NVQ 4 BSL/Angla-Interpretado
La Brita Surda Asocio de la signolingva komunumo formis la BSL-Akademion por provizi oficialan kursaron kaj trejnadon de instruistoj de la brita signa lingvo.
En Skotlando, ekzstas la skota aŭtoritato pri kompetencoj, la Scottish Qualifications Authortiy ([1] mallonge nomata SQA), sistemo por studentoj lernantaj la britan signan lingvon. Nun ekzistas 3 niveloj en la sistemo SQA (daŭrante taksadojn):
- SQA: Enkonduko al Brita Signa Lingvo
- SQA: Brita Signa Lingva Nivelo 1
- SQA: Brita Signa Lingva Nivelo 2
[redakti] Fariĝante interpretiso BSL / Angla
Petoj por la statusoj Debutanto, Trejnato aŭ MRSLI (Membro de la Registro de Signolingvaj Interpretistoj) estas konsiderataj kaj kontrolataj de la Sendependa Registrada Panelo. Por esti elektebla la kandidato devas havi la taŭgajn kompetentecojn kaj devas sukcesi kontrolon de la CRB, la buroo de kriminalaj registraĵoj (Criminal Records Bureau). Interpretistoj devas havi altan scipovon de la Angla kaj BSL kaj devas kapabli trakti informon rapide kaj precize.
Interpretistoj povas kandidatiĝi por la statuso "Debutanta Trejnata Interpretisto" post plenumado de la ekzameno NVQ 3 BSL (oni devas ankaŭ esti registrita en agnoskita interpretista trejnada programo kaj havi profesian kompensaĵan asekuron por registri). Ili povas tiam entrepreni laboron en limigitaj situacioj. Kursoj pri surdaj studoj ekzistas ĉe kelkaj britaj universitatoj. Oni povas komenci iujn kursojn kun NVQ 3 en BSL, kvankam aliaj kursoj ne postulas antaŭan scipovon de BSL. Kursoj estas ofte mapitaj laŭ la CACDP NVQ 3 aŭ 4 en BSL, kaj/aŭ por interpretado laŭ la NVQ 4 BSL/Angla. Tiuj reĝistritaj en aprobita kurso kaj estantaj montrintaj ke sia BSL estas je la normo NVQ 4 por interpretistoj estas tiam rajtantaj al la titolo "Trejnato-Interpretisto" kaj povas labori en pli larĝe diverso de situacioj.
Plenuminte aprobitan kurson kaj ekzamenite por la NVQ 4 en BSL-interpretado (aŭ ekvivalento), trejnato povas kandidatigi sin iĝi "Membro de la Registro de Signolingvaj Interpretistoj" (MRSLI). Ĉi tiu statuso permesas al interpretisto labori en ĉiaj situacioj/kadroj. Eĉ kiam la statuso MRSLI estas atingita, tamen, interpretisto estas postulata entrepreni kontinuan profesian kultivadon.
La Asocio de Signo-Lingvaj Interpretistoj (ASLI) provizas seminariojn, reton de regionaj grupoj, kaj mentoran projekton. Kiam havebla, specialista trejnado estas postulata por laboro en specifaj domajnoj. Aneco haveblas je la Filia, Korporacia, Asocia, kaj Licenciita niveloj. La lastaj du kategorioj provizas al la interpretisto profesian kompensaĵan asekuron.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Brita Surda Asocio – Signa Komunaĵo
- ScienceSigns – senpaga perreta vortaro de BSL por sciencaj subjektoj
- EngineeringSigns – senpaga perreta vortaro de BSL por inĝenierado kaj konstruita ĉirkaŭaĵo subjektoj
- ArtSigns – senpaga perreta vortaro de BSL por arto kaj dizajno (subjektoj, subjektas)
- Asocio de Signolingvaj Interpretistoj – Informo kaj rimedoj por BSL / Angla Interpretistoj kaj iliaj Klientoj
- La Reĝa Nacia Instituto por la Surda – La plej bone-konata karitata organizaĵo de la UK fokusanta sur plibonigado de alireblo por Surda popolo
- deafchurch.co.uk- Novaĵoj de la Surda Komunumo kaj Eklezioj, eventoj, forumo, Enhavas paĝojn por lernantoj de BSL.
- RuDeafAware – Liveri Surdan Konscion, signolingvon & privataj lerniloj al la publikaj servoj.
- Surda 24/7 – Interreta rimedo pri surdeco kaj informo rilata al la Brita Signa Lingva aparte en la Unuiĝinta Reĝlando
- Brita-Signo – Retejo enhavanta rimedojn por Brita Signa Lingvo inkluzivantaj senpagaj rimedoj por lerni signolingvon kaj fingroliterumadon.
- Barilo-Breĉilo Liveras BSL-servojn, inkluzivantaj interpretistoj, BSL-lingva subteno kaj CACDP-aprobita trejnado en BSL.
- A Brita Signa Lingva retejo
- Lernado de BSL
- Signoj de Dio- BSL-Trejnado por Interpretistoj laborantaj en Preĝejoj kaj aliaj religiaj medioj
- Granda biblioteko de BSL Signoj en la formo de videoj
- Signa Lingvo / (Interpretado, Interpretanta) (Rimedoj, Rimedas) - Liveranta (servoj, servas) en la surda komunaĵo
- Brita Signo Surlinia Surlinia Kurso en Brita Signa Lingvo
