Internacia Organizaĵo por Normigado

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la Internacia Organizaĵo por Normigado

La Internacia Organizaĵo por Normigado estas internacia ne-registara organizaĵo fondita en februaro de 1943, kiu produktas tutmondajn industriajn kaj komercajn normojn. Ĝiaj normoj estas nomitaj 'ISO normo'.

ISO kunlaboras intime kun la Internacia Elektroteknika Komisiono (IEK), kiu respondecas pri normoj de elektraj aparatoj.

Enhavo

[redakti] Anoj

Estas malsamaj grupoj de anoj en 'ISO'

  • Reprezentantoj de landaj normigadaj grupoj. Ili estas la solaj kiuj povas decidi kaj baloti.
  • Reprezentantoj de landoj kiuj ne havas propran normigadan organizaĵon. Ĉi tiuj povas havi informojn dum la disvolvado de la normo, sed ne povas baloti.
  • Reprezentantoj de landoj kun malgranda ekonomio. Ĉi tiuj nur havas la informon post la balotado, do ili ne povas decidi nek partopreni en la disvolvado.

[redakti] Nomo

Estas ofta miskompreno ke ISO estas mallongigo de angla nomo kiel "International Standards Organization". ISO ne estas mallongigo; ĝi devenas de la greka vorto isos, kiu signifas "egala". Laŭ la vera angla nomo, la mallongigo estus IOS, kaj laŭ la franca ĝi estus OIN. Do la fondintoj de la organizaĵo elektis ISO-n kiel la universalan mallongan formon de ĝia nomo.

[redakti] Iuj normaj serioj

Kelkaj el la normoj ofte uzataj kiel parto de kvalito-rega sistemo estas ISO 9000, ISO 9001, kaj ISO 9002. La normoj pri medio estas en la serio ISO 14000.

[redakti] Normigaj instancoj pri diversaj fakoj en diversaj landoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  La TTT-ejo de ISO (en la angla kaj la franca)

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.