Buddleja davidii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buddleja davidii
somersiringo (“Buddleja davidii”) kun malgranda brasikpapilio
somersiringo (“Buddleja davidii”) kun malgranda brasikpapilio
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Skrofulariacoj Scrophulariaceae
Genro: Budleo, Buddleja
Specio: Buddleya davidii - davida budleo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Somersiringo, Buddleja davidii estas plantspecio el la genro somersiringo (“Buddleja”) en la familio de la Skrofulariacoj (Scrophulariaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Budleo kreskas en Eŭropo nur kiel decidua arbusto, kiu atingas altecon de 0,5 ĝis 5 metroj. La kvareĝaj branĉoj havas karakteristike haran arboŝelo.

La alterne kreskantaj branĉoj longas ĝis 25 centimetrojn kaj larĝas 7 cemtimetrojn. La folioj estas mallarĝe kun malgrandaj dentoj rande. La stipuloj estas preskaŭ rondaj ĝis ovformaj.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La budleo havas densan, vertikalan, grapolan aŭ tirsoidan simpodian floraron. En junio la arbusto floroj malfermiĝas ĝiajn florojn, kiuj odoras agrable al mieno. La duseksaj floroj havas duoblan Involukron. La kvar 2 ĝis 3,5 mm longaj sepaloj havas sonorilforman aspekton. La ĝardenformoj povas havi blankajn. Rozflorajn, purpurajn purpurajn aŭ malhelviolajn florojn. La duklabaj brunaj kapsuloj grandas 5 ĝis 9 mm kaj havas diametron de 1,5 ĝis 2 mm. La kromosomnombro estas 2n = 76.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

parto de la floraro
kvarnombraj floroj en detalo
floraro kun papilioj (kardo papilio, taga pavo kaj aglajo urtika Fuchs)

La polenigado okazas per longrostraj insektoj, specialaj papilioj kaj rubiosfingoj. Ankaŭ mielabeloj, burdoj kaj ĉarpentabeloj polenigas tiun specion de budleoj. La vento disblovas la semojn. Unu arbusto produktas ĉ. 20 milionoj da semo.

Veneneco[redakti | redakti fonton]

La planto estas nur iomete venena.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La somersomersiringo venis el Ĉinujo kaj Tibeto. En moderaj regionoj la arbusto kreskas kiel ornamplanto. En Eŭropo, Nordameriko, Aŭstralio kaj Novzelando la arbusto kreskas kiel neofito.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo okazis en 1887 pere de la franca botanikisto Adrien René Franchet[1] La specia epiteton „davidii“ honoras la francan naturesploriston en Ĉinujo kaj lazarista patro Armand David. Sinonimo por „Buddleja davidii“FRANCH. estas „Buddleja variabilis“ HEMSL. Jenaj varioj estas malfacile distingeblaj: • “Buddleja davidii” var. “nanhoensis” (CHITT.) REHDER: sin.: “Buddleja variabilis” var. “nanhoensis” CHITT. • “Buddleja davidii” var. “superba” (DE CORTE) REHDER & E.H.WILSON: Sin.: “Buddleja variabilis” var. “superba” DE CORTE • “Buddleja davidii” var. “veitchiana” (J.H.VEITCH) REHDER: Sin.: “Buddleja variabilis” var. „veitchiana“ J.H.VEITCH

Similaj specioj[redakti | redakti fonton]

Krom „Buddleja davidii“ kaj ĝiaj kultivaroj estas en parkoj kaj ĝardenojen la moderaj klimatoj disvastigitaj „Buddleja alternifolia“. Ĝi floras male ol „Buddleja davidii“ nur ĉe dujaraĝaj branĉoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franchet: „Nouv. Arch. Mus. Hist. Nat.“, sér. 2, 10, 1887, 65.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

• Mario Ludwig, Harald Gebhard, Herbert W. Ludwig, Susanne Schmidt-Fischer: „Neue Tiere & Pflanzen in der heimischen Natur – Einwandernde Arten erkennen und bestimmen“, BLV Verlagsgesellschaft München, ISBN 3-405-15776-5. • Bingtao Li, Antony J. M. Leeuwenberg: „Loganiaceae.“: „Buddleja davidii Franchet“, S. 334 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): „Flora of China.“ Volume 15: „Myrsinaceae through Loganiaceae“, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis 1996, ISBN 0-915279-37-1. (Abschnitt Beschreibung) • Bruno P. Kremer: „Strauchgehölze Erkennen & bestimmen“ – „Steinbachs Naturführer“, 2002, ISBN 3-8001-4275-9.

  • David Aeschimann, Konrad Lauber, Daniel Martin Moser, Jean-Paul Theurillat: „Flora alpina.“ Band 2m Seite 178. Bern, Stuttgart, Wien Haupt-Verlag, 2004, ISBN 3-258-06600-0.
  • Georg Philippi: „Buddlejaceae.“ In Oskar Sebald et al.: „Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs.“ Band 5, Seite 16. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-3342-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]