Castañar de Ibor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Castañar de Ibor
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro Flag of Extremadura.svg
Provinco Cáceres
Urbestro Ana Irala Vidal
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 1200  (2008)
Geografio
Areo 149
v  d  r
Information icon.svg

Castañar de Ibor (Kaŝtanarbaro de I.) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas castañeros. La censita populacio en 2008 estis de 1200 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Castañar de Ibor estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Ibores, je altitudo de 773 m. La surfaco de ties teritorio estas de 149 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. La olivarbo konstituas ĉefan enspezofonton de Castañar de Ibor. Krom la grandaj etendoj dediĉitaj al ties kultivado, kelkaj kamparkooperativoj transformas tiun frukton en ege bonkvalita oleo. La komencinta sektoro de la rura turismo pli kaj pli graviĝas.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En la jena tabelo oni montras la demografian evoluon de Castañar de Ibor inter 1996 kaj 2006 laŭ la datumoj de la hispana Instituto Nacional de Estadístic.

Demografia evoluo de Castañar de Ibor inter 1996 kaj 2006
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
1.397 1.388 1.372 1.354 1.318 1.262 1.231 1.205 1.182 1.229

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj[redakti | redakti fonton]

La originoj de la vilaĝo ne estas bone dokumentitaj, sed estas en la municipa teritorio restoj de megalitoj, kiel la dolmeno de El GambeteLos Tres Mojones, kiu separas la municipajn teritoriojn de Castañar de Ibor, Bohonal de Ibor kaj Peraleda de San Román. Estas ankaŭ konstrauĵoj de la araba epoko, kiel La Torre de los Moros (La Turo de la Maŭroj), en la ĉirkaŭaĵoj de la Rivero Ibor.

Populara legendo estas ke en la 15a jarcento multaj tiamaj loĝantoj de la nuna senhoma setlejo de la Avellaneda (situa malsupre laŭ la rivero, en la sama teritorio de Castañar) translokiĝis al la aktuala setlejo de Castañar de Ibor, pro plago. Dekomence la nova vilaĝo nomiĝis Chozas del Castañar (Kabanoj de la Kaŝtanarbaro), poste Casas del Castañar(Domoj de la Kaŝtanarbaro), poste Castañar (Kaŝtanarbaro) kaj finfine Castañar de Ibor.

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito, la montaroj de Castañar atestis la agadon de la gerilo nomata maquis [mAkis]. Ekde la 1950-aj jaroj ĝis komenco de la 1980-aj jaroj okazis elmigrado; poste la populacio daŭre malpliiĝas, sed ne tiom.

En la 1950-aj jaroj oni konstruis etan hidroelektran centralon ĉe la Rivero Viejas, ĉe ties kunfluo kun la rivero Ibor. La infrastrukturo, nun integrita en la reto de la entrepreno Iberduero, permesas memsufiĉon pri elektra dispono.

Dum la lastaj jardekoj oni konstruis novan urbodomon, multisportejon kaj sancentron komarkan. Same aperis lokoj por praktikado de la rura turismo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bildo de Castañar de Ibor kun la Montaro de Viluercas fone

Castañar situas en la koincido de la naturaj komarkoj de Los Ibores kaj Las Villuercas kaj ties eteda municipa teritorio lokas inter la 1.150 m de alto de la monto konata kiel Camorro kaj la 690 m de la valo de la rivero Ibor. Temas pri tre kruta tereno ĉefe ĉe la enormaj montij maldekstre de la rivero Ibor, apartenantaj al la Sierra de Villuercas.

En pintoj kaj rokaroj hegemonias la kvarcito, dum en la valo hegemonias la ardezo kaj la ruĝaj grundoj de argilo kaj kalko. En la deklivoj de la montoj aperas tipaj amasoj de angulecaj kaj malmulte eroziitaj ŝtonoj konataj en la pejzaĝo kiel ŝtonaroj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La arbaroj de kaŝtanarboj nomigas la municipon kaj estas fakte abundaj ĉefe sude. Anzinoj kaj olivarboj estas tiom abundaj en la municipo kiom la kaŝtanarbo kaj, krome, tre produktivaj. tiu laste menciita arbo estas la ĉefa faktoro de la loka ekonomio.

Tiuj tri specioj, kombine kun la resto de flaŭro, abunda tiom je kvanto kiom je vario, formas arbarojn de granda riĉo de pejzaĝoj, kombinite ankaŭ kun terkultivejoj kaj ŝtonejoj. Aktuale, parto de tiu riĉo videblas draste difektegita pro enorma forsta incendio kiu somere de 2005 detruis centojn da hektaroj en Las Villuercas kaj Los Ibores.

Ekzistas granda vario de faŭno. Ne raras vidi grandajn rabobirdojn (reĝaj agloj, nizagloj, serpentagloj, monaĥvulturoj, ansergrifoj, kadavrogrifoj, ktp.) krom nigra cikonio kaj pli malgrandaj birdoj kiaj la merlo, la ruĝa perdriko, la ordinara koturno aŭ la alciono. Grandaj mamuloj, kiaj la apro, la cervedoj, la kapreolo, la damao aŭ la muflono vagas montare, dum ĉe riveroj eblas ankoraŭ vidi lutrojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kavoj de Castañar[redakti | redakti fonton]

La kavoj de Castañar kombinas grandan naturan belon kun relativa vundebleco, kio malkonsilis la preparadon por akcepti vizitantojn. Aktuale vizitoj eblas kun gvidistoj kaj por limigitaj grupoj. Ili estis malkaŝitaj en 1967 kaj deklaritaj Monumento Natural en 1997 por atingi pli kvalitan protektadon.

Urba kerno de Castañar[redakti | redakti fonton]

Popola arkitekturo en Castañar de Ibor

Kvankam la ĉefa allogaĵo por turisto estus la granda natura riĉo de la ĉirkaŭo, estas ankaŭ visitinda kaj tipega la eta urba kerno de la vilaĝo, sur deklivo de monteto kaj karaktera pro mallarĝaj stratetoj kun forta deklivo.

La placo, situa en la plej alta parto permesas belegan panoramon al la montaro el la balkonaro de la urbodomo, krom la preĝejo de la 17a jarcento kaj stilo de baroko, de kio elstaras la ĉefa altaro. Tra la malsupra parto de la vilaĝo preterpasas la ŝoseoj al Guadalupe, Navalmoral de la Mata kaj Deleitosa.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Apud la kavoj estas kampadejo kiu permesas facilan aliron al tiuj kaj al la ties interpretejo. Estas ankaŭ hostalo kaj kampardomaj gastejoj por uzado de turistoj, vizitantoj kaj rura turismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]