Cecilia Maria Barthélemon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cecilia Maria Barthélemon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1767 (1767-09-01)
en Londono
Morto 5-an de decembro 1859 (1859-12-05) (92-jaraĝa)
en Tottenhill
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro François-Hippolyte Barthélémon
Patrino Polly Young
Okupo
Okupo kantistokomponistopianistoorgenisto
vdr

Cecilia Maria BARTHÉLEMON (la 1-an de septembro 1767 – la 5-an de decembro 1859) estis angla kantistino, komponistino, pianisto kaj orgenisto.[1] Ŝi eldonis sonatojn kaj aliajn kunmetaĵojn kaj kantis profesie en muzikaloj.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en familio de muzikistoj: ŝia patro François-Hippolyte Barthélemon estis franca violonisto, pedagogo kaj komponisto kiu aktivis en Anglio; ŝia patrino estis angla “mirinfano”, kantistino kaj komponistino Maria (Polly Young) Barthélemon.

Ŝiaj gepatroj estis verŝajne la unuaj muzikinstruistoj kiujn ŝi havis de juna aĝo. Ŝi poste studis klavicenon, pianon, kaj orgenon kun Johann Samuel Schröter (ĉ. 1752-1788).

Ankoraŭ bebo Cecilia Maria vojaĝis en turneoj kun siaj gepatroj. Je la aĝo de 9 -10 ŝi kantis antaŭ la reĝo de Napolo kaj la franca reĝino Marie Antoinette kiel parto de la turneo de siaj gepatroj tra Germanio, Francio kaj Italio, tiel adoptante kaj daŭrigante la muzikan tradicion de sia familio.

La dekdu jara Cecilia Maria Barthélemon faris sian Londonan debuton kiel kantistino ĉe la Haymarket Theater (1779), kie ŝi kantis italan dueton kun sia patrino. Ŝi daŭre aperis en diversaj prezentadoj de siaj gepatroj kiel kantistino, ofte en dueto kun sia patrino, kaj poste kiel pianisto.

Ŝia venonta grandskala prezentado estis kiam ŝi ludis la rolon de la Unua Feino en la muzikalo "The Arcadian Pastoral" (1782) kiam ŝi aĝis 15 jarojn. Ŝia patro dirigentis la orkestron kaj ŝia patrino estris la koruson ekster scenejo.

Ĉe la prezentado de la opero Eliza de Thomas Arne, la deksep jaraĝa Cecilia Maria ludis piankonĉerton kaj ŝia patro akompanis ŝin sur la aldviolono por la unua akto. Post la dua akto, ŝi kaj ŝia patrino kantis italan dueton. Foje ŝi ludis siajn proprajn verkojn kaj klavarkomponaĵojn.

La Barthélemon-familio estis proksimaj amikoj kun Joseph Haydn. Ili renkontiĝis kun li kiam Haydn vojaĝis al Anglio en 1790. Cecilia ĝuis la oftajn vizitojn de Haydn al sia hejmo, kie li kantis canzonetti akompanante sin sur piano. Kiam ŝi estis 20 jaraĝa li donacis al Cecilia kopiojn de sia muziko ‘Psalmo 26’. Kiel atentigas la priskribo de la kopio ĉe la arkivo Haydn (lot 60), la kopio estis “la manskribita muziko de la ĉefa kopiisto de Haydn, Johann Elssler, kun la skribitaj vortoj de la komponisto ĉiam por ĉiu voĉa parto”. Kaj daŭrigas: ”surskribita ĉe la fundo de la unua kaj lasta paĝo fare de Cecilia Maria Barthélemon: ("Skribita de Haydn mem, komponita de Li, kaj donita al mi (kiam CMB ) de la aŭtoro... Ĉi tio estas valorega por mi, ricevinte ilin el la mano de unu el la plej grandaj geniuloj de sia tempo, la neimitebla Haydn kiam mi estis Cecilia Maria Barthélemon nun Henslowe").

En sia londona notlibro (1792) Haydn menciis Cecilian Marian kiel unu el la muzikaj personecoj de Londono.

La muziko de Cecilia Maria Barthélemon estis publikigita inter 1786 kaj 1795. Ŝi publikigis: “Tri sonatojn por piano aŭ klaviceno" en la aĝo de 19; en la aĝo de 25 “Du sonatojn por pianoforte”; kiam ŝi estis 27 jaraĝa “Sonaton por piano aŭ klaviceno” (kiun ŝi dediĉis al Haydn); je siaj 28 jaroj “Sonaton por fortepiano aŭ klaviceno”.

Ŝi publikigis siajn “Tri Sonatojn por fortepiano aŭ klaviceno” per abono en 1791. La abonlisto nomas aron da homoj el diversaj landoj, kiuj kolektive promesis mendi la ekzemplerojn. La listo inkludas kaj Haydn kaj Mozart, reĝajn abonantojn, komponistojn, muzikvendistojn kiuj mendis kelkajn kopiojn por vendi al siaj klientoj, italajn kantistojn, instrumentistojn, muzikverkistojn, aristokratojn… La listo rivelas larĝan gamon de kontaktoj de la Barthélemon-familio.

Ŝajnas ke Cecilia Maria ne havis sendependan muzikan karieron; ŝiaj publikaj prezentadoj kaj komponaĵoj ĉesis post la geedziĝo kun la kapitano Henslowe en 1796.

Gramophone en sia muzikregistraĵo (1989) de 5 komponistinoj prezentas la Sonaton en Mi maĵora de Cecilia Maria Barthélemon dirante ke ĝi “rivelas guston por dramo … per ĝia dependeco sur oktavoj, skalpasejoj, zumidoj kaj, koncerne la Rondo-finalon, preskaŭ komikan falsan finaĵon”.

Kunmetaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Op. 1: Three Sonatoj for the Piano-Forte, or Harpsichord, the Second with an Accompaniment for the Violin, 1786. Ĉi tiu volumo estis dediĉita al Princino Sophia Matilda de Gloucester. Nova eldono de Sonato n-ro. 2 aperas en Cecilia Maria Barthelemon: Akompanitaj Klavarsonatoj, red. Calvert Johnson (Fayetteville: ClarNan Editions, 1994). Registrado de Sonato No. 3 aperis en "Muziko por solluda klaviceno de 18-ajarcentaj virinaj komponistoj", Regno (UK) 2010.
  • Op. 2: Du Sonatoj por la Piano-Forto, 1792. Ĉi tiu aro de pecoj estis dediĉita al Ŝia Reĝa Moŝto la Dukino de Jorko. Nova eldono de ĉi tiuj pecoj aperis en Akompanitaj Klavaraj Sonatoj, red. Johnson.
  • Op. 3: Sonato por la Piano-Forte aŭ Klaviceno, 1794. Ĉi tiu peco estis dediĉita al J. Haydn MD Nova eldono estis redaktita fare de Sally Fortino, 1995. Ĝi estis registrita por la KD, (1990 ) "18-a Jarcenta Solo Harpsichord Music by Women Composers, vol. II”.
  • Op. 4: Sonato por la Piano-Forte aŭ Klaviceno, kun Akompano por Violon, 1795. Ĉi tiu peco estis dediĉita al Her Majesty The Queen of Naples. Moderna eldono estas en Akompanitaj Klavaraj Sonatoj, red. Johnson.
  • La Kapto de la Bonespera Kabo, por la fortepiano aŭ klaviceno. Ĉi tiu peco estis dediĉita al Sir George Keith Elphinstone, KB. La peco estas inkludita en Women Composers: Music Through the Ages (GK Hall, 1995–), vol. 5.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grove Music Online
  2. List in Barbara Garvey Jackson, “Say Can You Deny Me”: A Guide to Surviving Music by Women from the 16th through the 18th Centuries (Fayetteville, AR: University of Arkansas Press, 1994), 44-5.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 109 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

[1]

  1. Esperanta retradio "Virinoj en muziko #109" fare de Sonia Risso el Urugvajo