Cesc Fàbregas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la futbalisto en 2008

Cesc FÀBREGAS aŭ plennome Francesc Fàbregas i Soler (prononco [ˈsɛsk ˈfaβɾəɣəs], naskiĝis la  4-an de majo 1987(nun 1987-05-04), do nun 36-aĝa) estas kataluna futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj de la Futbala Mondpokalo 2014. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "10". Ekster naciaj matĉoj, li - post junulaj jaroj en la kataluna klubo Barcelona FC de 1997 (12-jara) - ekde la jaro 2003 (do 16-jara) estis junula kaj samjare ankaŭ vira profesia futbalisto de la angla klubo Arsenal F.C. en norda Londono. En 2011 li revenis al FC Barcelona.

Ŝablono:Ĝermo hispania futbalisto