Chi’s Sweet Home

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chi's Sweet Home (japane: チーズスイートホーム Hepburn: Chīzu Suīto Hōmu) estas serio de mangaoj desegnitaj de Kanata Konami kaj eldonita de Kodansha ekde 2004. Ĝis nun la mangao enhavas 11 tomojn, la lasta el kiuj eldoniĝis en mez-2014a jaro. Surbaze de la mangao oni kreis du sezonojn de animeo, la unua el kiuj ekdissendiĝis je la 31-a de marto 2008 kaj la dua finiĝis je la 25-a de septembro 2009.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En la mangao temas pri malgranda katido, kiu apartiĝis de sia patrino dum promeno tra la urbo kaj perdiĝis. Feliĉe, ĝi estas malkovrita de bonkora familia paro (nur konataj en la mangao kiel Paĉjo kaj Panjo) kaj ilia juna filo Johej (Youhei). Malgraŭ tio, ke posedo de dombestoj estas malpermesita laŭ reguloj de ilia apartamentejo, la familio decidas teni la katidon kun si. Ili devas, tamen, kaŝi ĝin de siaj najbaroj kaj la posedantino de la apartamentejo, sub danĝero de eldomigo.

La katido erare respondas al la vorto ĉi (de japana "shi" el "shikko", kio signifas "urino") dum la procedo de necesej-adapto, kaj tio ĉi iĝas ĝia nomo. La tuta mangaa serio temas pri vivo de la katido kun sia nova familio, adapto al novaj kondiĉoj kaj renkontoj kun novaj homoj kaj animaloj.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi (チー Chii)
sejuo: Satomi Kōrogi

Malgranda katido kun griza felo kun nigraj strioj, blanka ventro kaj tre grandaj okuloj. Dum unua vizito al bestokuracisto oni malkovras ke Ĉi estas ina kato. Ŝi estas ludema, facile distrebla, naiva kaj ne tre sperta pri la mondo. Ŝi ŝatas ĉasi malgrandajn movantajn objektojn, sed timas pli grandajn animalojn kiel hundojn. En la mangao kaj la animeo ŝi parolas "katan lingvon", t.e. la leganto/spektanto komprenas ŝin, sed ŝia parolo estas nekomprenebla por homaj roluloj, nek ŝi mem povas kompreni homojn.

Johej (ヨウヘイ Youhei)
sejuo: Etsuko Kozakura

Johej estas juna knabo de antaŭlerneja aĝo. Ĝuste li unue malkovras na Ĉi kial ŝi perdiĝis. Li estas bonkora, ĝojema kaj ludema. Li aparte ĝuas ludi kun ludfervojoj.

Panjo (おかあさん Okaasan)
sejuo: Noriko Hidaka

Panjo de Johej kies nomo ne estas donita en la mangao, tamen estas konata ke la familinomo de ŝi, Paĉjo kaj Johej estas Jamada (山田 Yamada). Panjo estas hejmedzino kaj plejtempe restas hejme kun Johej kaj Ĉi.

Paĉjo (おとうさん Otousan)
sejuo: Hidenobu Kiuchi

Patro de Johej kies nomo ankaŭ ne estas donita. Li estas grafikisto kaj de tempo al tempo devas iri al laborejo, tamen li ankaŭ ofte laboras hejme. Li estas tre bonkora kaj sentema viro kaj ege amas na Ĉi, sed ĝuste li ofte devas fari malplezurigajn aferojn al ŝi kiel tranĉi ŝiajn ungegojn aŭ teni ŝin al bestokuracisto. Ĉi ofte koleras al li post tio.

Dommastrino (管理人さん Kanrinin-san)
sejuo: Horikoshi Mami

Maljuna virino kiu administras la apartamentejon en kiu loĝas Ĉi kaj Jamada-familio. Ŝi ne ŝatas dombestojn kaj opinias ke ili nur kaŭzas problemojn. De tempo al tempo ŝi vizitas la familion de Ĉi por pridemandi ĉu ĉio estas en ordo en ilia apartamento, kaj tiam ili devas kaŝi na Ĉi de ŝi.

Vendistino (店員さん Ten`in-san)
sejuo: Horanai Ai

Vendistino en dombesta vendejo, kiun Paĉjo vizitas por aĉeti diversajn aĵojn por Ĉi, t.e. ludilojn, necesejon, manĝaĵojn ktp. Ŝi estas ĉiam ĝojema kaj afabla, sed ofte konfuzigas Paĉjon per granda elekto de sia vendejo.

Bestokuracisto (獣医さん Juui-san)
sejuo: Kawahara Yoshihisa

Bestokuracisto, al kiu Paĉjo prenis na Ĉi kelkfoje. Li estas sufiĉe ĝentila, sed Ĉi iuokaze timiĝas kaj koleriĝas en lia oficejo.

Nigra urso-kato (ヒグマ猫 Higuma-neko クロいの Kuroino)
sejuo: Yanada Kiyoyuki

Granda nigra virkato kun mallonga vosto, simila al urso. Li loĝas en la sama apartamentejo kiel Ĉi, kiun li kosideras sia teritorio, markas ĝis per urinado kaj defendas de aliaj virkatoj. Li ankaŭ kaŭzas problemojn por aliaj loĝantoj ĉar li enigas en iliajn apartamentojn kaj ŝtelas iliajn manĝaĵojn. Li estis la unua rolulo de la serio kiu parolas la saman "katan lingvon" kiel Ĉi. Unue li ne tro ŝatis na Ĉi, sed eventuale amikiĝis kun ŝi kaj instruis multajn utilajn spertojn al ŝi kiel eblo orientiĝi laŭ ĉielo, kaŝi sin de hundoj kaj grimpi arbojn.

Ĵuri-tan (Juri-tan ジュリたん)
sejuo: Sato Ikumi

Malgranda knabino pli malpli de la sama aĝo kiel Johej. Ŝi estas filino de parencoj de Panjo, kiuj loĝas en bieno ĉe Hokajdo. Ŝi estas tre energia kaj aktiva kaj unue iomete timigas na Ĉi per sia impeteco, sed poste Ĉi amikiĝis kaj volonte ludis kun ŝi. Laŭ rakontoj de Ĵuri-tan, ŝi ankaŭ havas hundon kaj ĉevalon en sia bieno. Kelkfoje dum la intrigo Paĉjo kaj Panjo konsideris eblon fordoni na Ĉi al Ĵuri kaj ŝia Hokajda familio pro ke reguloj de ilia domo ne permesis dombestojn. Tio ĉiufoje igis ilin tristaj.

Medioj[redakti | redakti fonton]

Mangao[redakti | redakti fonton]

La mangaserio estas verkita kaj designita far Kanata Konami. La unua ĉapitro eldoniĝis je la 22-a de novembro 2004 en manga-magazeno Weekly Morning. Krom la seria mangao, estas eldonitaj 6 tankobonoj. Kontraste al nigra-kaj-blanka seria versio, la tankobona versio estas kolora. Entute aperis 10 tomoj de mangao, pli malpli unu po jaro, kutime en malfrua aprilo. La lasta el ili ĝis nun eldoniĝis je la 23-a de aprilo 2013. Ĉiu tomo kovras kelkajn mallongajn rakontojn kaj estas apartigita je 18 ĉapitroj kelkajn paĝojn longaj.

Animeo[redakti | redakti fonton]

La anime-serio estas produktorita far Madhouse kaj reĝisorita far Mitsuyuki Masuhara. La unua epizodo de la animeo dissendiĝis je la 31-a de marto 2008. Ĉiu epizodo longas nur 3 minutojn (inkluzive la malfermantan kanteton) kaj estas ekvivalenta al unu ĉapitro de la mangao.

La malfermanta kanto "Hejmo estas la plej bona!" (おうちがいちばん Ouchi ga ichiban?) estas verkita kaj performita far Satomi Kōrogi, sama sejuino kiu donis voĉon al Ĉi.

La dua sezono de animeo Chi's Sweet Home kun nomo Chi's Sweet Home: Nova adreso (チーズスイートホーム あたらしいおうち Chi's Sweet Home: Atarashii Ouchi) komencis dissendiĝon je la 30-a de marto 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]