Christian Sinding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Christian Sinding en la jaro 1913

Christian August Sinding (n. 11-an de januaro 1856 en Kongsberg; m. 3-an de decembro 1941 en Oslo) estis norvega komponisto.

Sinding studis unue muzikon en Oslo, antaŭ ol li transsetlis al Germanio. Tie li studis ĉe Salomon Jadassohn ĉe Lepsika Konservatorio. Li pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Germanio, ricevis tamen regulan financan subtenon el Norvegio. En la jaroj 1920 kaj 1921 li restis en Usono kaj instruis kompozicion ĉe Eastman School of Music en Rochester, Novjorkio.

Ĉar li komponis multajn lirikajn pianokomponaĵojn kaj ĉ. 250 lidojn, multaj rigardis lin la sukcedanton de Edvard Grieg. Unu el liaj plej famaj komponaĵoj estas Frühlingsrauschen el la jaro 1896. Inter liaj aliaj komponaĵoj, kiujn oni nuntempe preskaŭ ne plu ludas, troviĝas kvar simfonioj, tri violonkonĉertoj, unu pianokonĉerto, ĉambromuziko kaj la opero Der heilige Berg 1914.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La 11-an de januaro Christian August Sinding naskiĝis en Kongsberg, urbeto ĉ. 70 kilometrojn okcidente de Oslo (tiam ankoraŭ Kristiania) kiel filo de mininĝeniero Mathias Wilhelm Sinding kaj Maria Cecilie, kiuj estis interesitaj pri arto. Sian fruan infanaĝon li tamen pasigis en Lillehammer. En la jaro 1860 lia patro mortis, kaj la familio transloĝiĝis al Oslo. La du pli aĝaj fratoj Otto kaj Stephan komence ekprenis jurkarieron, antaŭ ol ili sin turnas sukcese al pentrado, verkado kaj skulptado. Christian Sinding tamen montris apartan muzikan talenton. En 1867 Christian eniris la respektindan katedrallernejon. Kvin jarojn post tamen liaj atingoj en la lernejo estis tiel malbonaj, ke onklo volis lernigi al li la ŝuistometion. Sed Sinding venkis en tio, ke li ne tro fakfremde komencis lernoservon en la pianofabriko de la fratoj Hals. Li ricevis regulan kaj fundan instruon je variaj instrumentoj. En 1874 li turniĝis al la konservatorio en Lepsiko, tiutempe la unua adreso por aparte bona muzikstudo.

Post kiam Salomon Jadassohn skribis en 1877 en la jaran notateston, ke li havas nur malaltan muzikan talenton, Sinding interrompis la studon kaj ludis en Oslo en orkestro direktata de Grieg kaj Svendsen. Tiutempe Sinding pli kaj pli ekinteresiĝis pri kompozicio. En 1879 li revenis al Lepsiko kaj eklernis kompozicion je Carl Reinecke. Ankoraŭ samjare estis prezentata en Lepsiko violonsonato kaj en Oslo sonatmovimento por piano. Tiujn ĉi same kiel la plej multajn de la fruaj komponaĵoj li poste neniigis.

Ŝtata stipendio ebligis al Sinding en 1884 longan restadon en Munkeno. Tie li ekkonis la muzikan mondon de Richard Wagner, kiu poste influos liajn komponaĵojn. Dum tiu tempo ekestis la unuaj validaj komponaĵoj, kiuj ankaŭ aperis presitaj.

La 19-an de decembro 1885 en Oslo okazis koncerto, kiu almenaŭ en Skandinavio trarompis la vojon al Sinding. En la programo estis: arĉkvarteto A-maĵora (neniigita), malnovaj melodioj laŭ poemoj de Gottfried Keller, poste publikotaj kiel op. kaj la pianokvinteto e-minora op. 5.

Sekvajare Sinding denove restis en Lepsiko kaj kontaktis artistojn. Ĝis sia morto li pasigos preskaŭ 40 jarojn en centra Eŭropo, sed ĉiam denove revenos al Norvegio. Jaron poste li ekkomponis la simfonion n-o 1 d-minora op. 21. En 1888 Sinding brile sukcesis per sia pianokvinteto sur la unua Norda Muzikfestivalo en Kopenhago. Tion li komentis en letero al Frederick Delius. Sinding skribis (originale en la germana):

„Mia kvinteto estis ludita tre bone, kaj subite mi fariĝis peceto da geniulo. Kaj homoj kiuj min antaŭe rikane forrifuzis nun lekis al mi kun plej granda apetito la pugon. Laŭokaze mi danke regalos ilin per piedbato.“

Post la lepsika premiero de la pianokvinteto la 19-an de januaro 1889 inter kritikistoj de du muzikgazetoj ekestis disputo, kiu havigis al Sinding la transregionan trarompon. En Oslo oni unuafoje prezentis la 2-an de novembro la pianokonĉerton Db-maĵora op. 6.

En 890 li prezentis en Oslo la duan version de la simfonio n-o 1 op. 21. La unuan version li ne elmanigis. La 4-an de januaro 1894 en Dresdeno eksonis la valida tria versio de la simfonio. En 1896 aperis presite Ses pecoj por piano op. 32, kies n-o 3 „Frühlingsrauschen“ ene de mallongega tempo fariĝis tre populara kaj disvastiĝis ankaŭ multnombraj prilaboraĵoj. En 1898 Sinding finfaris en Londono sian violonkonĉerton. Felix Weingartner direktis la 22-an de marto 1907 en Berlino la unuan prezentadon de la simfonio n-o 2 D-maĵora op. 83. En 1909 Sinding estis elektita membro de la Prusa Akademio de Artoj.

Post kiam Sinding ekde ĉ. 1880 kontinue ricevis de la norvega ŝtato laborstipendion, oni atribuis al li en1910 „artistosalajron“ por sekurigi al li la vivtenon. En la jaro 1912 Sinding finfaris post tri jaroj da laboro sian ununuran operon "La sankta monto" op. 111, unuafoje prezentata la 17-an de aprilo 1914.

Kiel agnosko pro sia kreado Sinding ricevis ekde sia 65-a naskiĝtago de la norvega ŝtato honorsalajron de 6000 Kronoj. En 1921 li transprenis profesorpostenon por kompozicio ĉe Eastman School of Music en Usono, sed jam sekvajare rezignis ĝin. Kiel lastaj komponaĵoj en 1935 denove ekestis ses lidoj pri norvegaj tekstoj. La 13-an de januaro 1936 Harald Heide direktis en Bergen la unuan prezentadon de la simfonio n-o 4 „Frosto kaj printempo“ op. 129.

En 1941, du monatojn antaŭ lia morto, oni anoncis, ke la treege populara komponisto membriĝis en la norvega nazia partio Nasjonal Samling – stranga afero, ĉar li ja tiam jarojn suferis je maljunula demenco. Sed tio sekvigis, ke li por longa tempo fariĝis personaĉo en sia hejmlando. La 3-an de decembro 1941 Christian Sinding mortis en la aĝo de 85 jaroj.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉambromuziko
    • komponaĵoj por Violono kaj piano
      • Sonato G (1879)
      • Romanco e op. 9 (1886)
      • Suito en antikva stilo op. 10 (1889)
      • Suito F op. 14 (1891)
      • Sonato C op. 12 (1894)
      • Sonato E op. 27 (1895)
      • Romanco e op. 30 (1896)
      • 4 morceaŭ op. 43 (1898)
      • Scènes de la vie G op. 51 (1900)
      • 4 pecoj op. 61 (?)
      • Sonate F op. 73 (1905)
      • Cantus doloris, variacioj op. 78 (1906)
      • 2 romancoj F, D op. 79 (1906)
      • 4 pecoj op. 81 (?)
      • 3 pecoj op. 89 (1908)
      • Suito g op. 96 (1909)
      • Sonato en antikva stilo d op. 99 (1909)
      • 3 elegiaj pecoj op. 106 (1911)
      • 3 preludoj op. 112 (1913)
      • 3 Kapriĉoj op. 114 (1913)
    • Komponaĵoj por aliaj ensembloj
      • Pianokvarteto (1882)
      • Arĉkvarteto (1884)
      • Klavierquintett e op. 5 (1882-4)
      • Pianokvinteto D op. 23 (1893)
      • Pianotrio op. 64a (1902)
      • Serenado por 2 violonoj kaj piano G op. 56 (1903)
      • 6 pecoj por violonĉelo kaj piano op. 66 (1903)
      • Arĉkvarteto a op. 70 (1904)
      • 8 pecoj por piano je 4 manoj op. 71
      • Pianotrio C op. 87 (1908)
      • Serenado por 2 violonoj kaj piano A op. 92 (1909)
      • Norda baldado por violonĉelo kaj pianoop. 105 (1911)
      • Suito por violono sola d op. 123 (1919)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]