Corcelles-Cormondrèche
| Corcelles-Cormondrèche | |
|---|---|
| Blazono de Corcelles-Cormondrèche | |
| Kantono | Neŭŝatelo |
| Distrikto | Boudry |
| Koordinatoj | 46°59′10″N 6°52′35″O / 46.98611°N, 6.87639°OKoordinatoj: 46°59′10″N 6°52′35″O / 46.98611°N, 6.87639°O |
| Nombro de enloĝantoj | 4624 |
| Areo | 4,86 km² |
| Alteco | 550 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2035 |
| Komunumkodo | 6407 |
| Mapo de Corcelles-Cormondrèche | |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Corcelles-Cormondrèche estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 4624 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
[redakti] Geografio
Corcelles-Cormondrèche situas kvar kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur la suda deklivo de la plej suda ĉeno de la Neŭŝatela Ĵuraso. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Corcelles kaj Cormondrèche. La vilaĝoj en la lastaj jardekoj komplete kunkreskis inter si kaj kun la najbara komunumo Peseux kaj fariĝis parto de la aglomeraĵo de Neŭŝatelo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,86 km², de kiuj 42,8% estas kovritaj de arbaro, 30,7% servas por agrikulturo kaj 26,3% por setlado. [1]
[redakti] Najbaraj komunumoj
La komunumo Corcelles-Cormondrèche limas en nordo al Coffrane, en oriento al Peseux, en sudo al Auvernier, en sudokcidento al Colombier, en okcidento al Rochefort, kaj en nordokcidento al Montmollin.
[redakti] Trafiko
Tra Corcelles-Cormondrèche pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Neŭŝatelo al Pontarlier. De Corcelles la kantona ĉefvojo n-ro 170 kondukas al Le Locle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A20 troviĝas 4 kilometrojn oriente en Neŭŝatelo kaj al la svisa aŭtovojo A5 3 kilometrojn sude en Auvernier. Corcelles disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Pontarlier. La komunumo estas konektita al la loka busreto de la urbo Neŭŝatelo nome per la trolejbuslinio n-ro 1, kaj tra la komunumo pasas la interurba buslinio de Neŭŝatelo al Le Locle.
[redakti] Historio
La unua dokumenta mencio de Corcelles datiĝas el la jaro 1092 kiel Curcellis, kaj Cormendrèche estis la unuan fojon menciita en la jaro 1220 kiel Cormundreschi. Ĝis la reformacio Corcelles-Commondrèche apartenis al la priorejo Corcelles, al kiu ankaŭ apartenis la vilaĝoj Coffrane, Les Geneveys-sur-Coffrane kaj Montmollin. Post la reformacio en la jaro 1530 la grafino de Neŭŝatelo kaj la senjoroj de Colombin dividis inter si la rajtojn pri la priorejo Corcelles. Ĝis la revolucio de la jaro 1848 Corcelles-Cormondrèche estis parto de la majorejo La Côte[2] . La preĝejo de Corcelles, siatempe ligita al Cluny, estas el la 15a jarcento kaj entenas freskojn de la pentristo Philippe Robert.
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Germain Hausmann: Corcelles-Cormondrèche en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-01)
[redakti] Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Corcelles-Cormondrèche – (Kolekto da bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||